Jules Bianchi (naskiĝis la 3-an de aŭgusto 1989(nun 1989-08-03) en Nico, Francio, mortis la 17-an de julio 2015 en Nico) estis franca aŭtosportisto.
Li pilotis por la teamo "Marussia F1". Li debutis en Formulo 1 en 2013, pilotante por Marussia kune kun Max Chilton. Li antaŭe kuris en Formulo Renault 3.5, en Serio GP2 kaj Formulo 3.
Jules Bianchi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Jules Lucien André Bianchi |
Naskiĝo | 3-an de aŭgusto 1989 en Nico, Francio |
Morto | 17-an de julio 2015 (25-jaraĝa) en Nico, Francio |
Mortokialo | diffuse axonal injury |
Tombo | Nico |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Okupo | |
Okupo | aŭtosportisto • piloto de F1 |
Dum la Granda Premio de Japanio la 5-an de oktobro 2014, la aŭto de Bianchi kraŝis kontraŭ gru-veturilo kiu helpis la aŭton de Adrian Sutil, kraŝintan dum la antaŭa rondiro. La kurado estis nuligita post la kraŝo. La FIA (Federacio Internacia Aŭtomobila) publikigis komunikon, laŭ kiu komputila tomografio montris ke Bianchi suferis "gravan kap-vundon" en la kraŝo, kaj ke li estos transigata al intensa medicino post ĥirurgia operacio. Bianchi mortis en Nico, Francio la 17-an de julio 2015 el komplikaĵoj de siaj vundoj, 25-jaraĝa.
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Jules Bianchi en la baza angla Vikipedio.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Jules Bianchi, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.