Juan Carlos Wasmosy

Juan Carlos WASMOSY MONTI (naskiĝis la 15-an de decembro 1938, en Asunciono, Paragvajo) estas paragvaja politikisto kaj komercisto, kiu funkciis kiel prezidanto de Paragvajo, la unua demokratie elektita, inter la jaroj 1993 ĝis 1998.

Inĝeniero laŭ sia trejnado, li estis la unua civila prezidanto post 39 jaroj da diktatoreco.

Juan Carlos Wasmosy
Juan Carlos Wasmosy
Persona informo
Juan Carlos Wasmosy
Naskonomo Juan Carlos María Wasmosy Monti
Naskiĝo 15-an de decembro 1938 (1938-12-15) (85-jaraĝa)
en Asunciono
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Paragvajo vd
Alma mater Nacia Universitato de Asunción vd
Partio Partido Colorado vd
Profesio
Okupo politikisto • konstruinĝeniero • entreprenisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
Juan Carlos Wasmosy
Juan Carlos Wasmosy
vdr

Liaj prapatroj de la flanko de lia patro enmigris al Brazilo de Hungario kaj ilia familia nomo estis origine "Vámosy" (aŭ en ĝermana literumo Wamosy). Kiam ili alvenis en Paragvajo, la familia nomo estis ŝanĝita al Wasmosy.

Antaŭ elektiĝo li servis kiel ministro en la registaro de Andrés Rodríguez. Wasmosy gajnis la prezidantajn voĉdonojn de Paragvajo nome de la Kolorada partio en 1993. Tiuj voĉdonoj estis la unuaj demokratiaj balotoj en la historio de la lando, kiuj estis difinitaj kiel laŭleĝaj kaj justaj fare de internaciaj observantoj, gviditaj fare de Jimmy Carter.

Dum lia oficperiodo, Wasmosy estis portretita kiel nekarisma kaj nepopulara prezidanto, parte pro la fakto ke li nomumis altrangajn oficialulojn de la antaŭa registaro de la diktatoro Alfredo Stresner al politikaj pozicioj en sia registaro.

En 1996 okazis malsukcesa provo de militista puĉo kontraŭ li. En 2002, 4 jarojn post la fino de lia oficperiodo, Wasmosy estis juĝita pro fraŭdo kaj kondamnita al kvar jaroj en malliberejo.

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Tags:

15-a de decembro193819931998AsuncionoDiktatorecoParagvajo

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

1210-aj jarojNederlandoFajliloTelefona landokodoMonokinoMax WeberPorsche 911Wayback MachinePatreon1910Sârbi (Ilia)Anglalingva VikipedioDomajna nomsistemoSpringeĈeĥioKanadoKalifornioLingvoNUS-Mezlernejo pri Matematiko kaj SciencoArianismoNational Basketball AssociationFriedrich Karl ForbergTaja lingvoBenjamin FranklinHumaitá (Amazonio)GermanioSeviloSandakanAdolf HitlerDonkiĥoto (romano)Stacidomo de Ilmenau BadFrancisco de GoyaUrinadoHari Poter kaj la Ŝtono de la SaĝulojI2PPristimantis gretathunbergaeRetforumoIdeala Esperanto-BibliotekoVajmarhaloparkoVikivortaroTibor BornaiJaro3-a de apriloMalaja lingvoŠibenice (artileria fuortaro)PugnokoitoLa Besto-FarmoMalvola orgasmoDimanĉoGaŭla lingvoSandviĉo (seksumado)NudecoL. L. ZamenhofMuzeo de HarapoChristian RohlfsSpecloPoŝtmarkoj pri esperantoPlenuma povoPiedoPollandoSud-KoreioIntroduction to Objectivist EpistemologyJLitovioEdmund HaulerTTT-legiloMoskvo🡆 More