Josef AUGUSTA (n.
17-an de marto 1903 en Boskowitz; m. 4-an de februaro 1968 en Prago) estis ĉeĥa Wiki Esperantopaleontologo.
Josef Augusta | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Josef Augusta | ||
Naskiĝo | 17-an de marto 1903 en Boskovice | |
Morto | 4-an de februaro 1968 (64-jaraĝa) en Prago | |
Lingvoj | ĉeĥa vd | |
Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio vd | |
Alma mater | Masaryk-Universitato vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto • paleontologo • universitata instruisto • verkisto de nefikcio • prozisto vd | |
Laborkampo | paleontologio • geologio • vulgarigo de scienco vd | |
Aktiva en | Brno • Olešnice vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Augusta estis filo de financofististo. Li lernis en gimnazi de Boskovice kaj poste studis en la MASARYK-universitato, Brno. Dum studado kaj post li ĝis 1931 li estis tie asistanto en la Brnoa geologia instituto. Ekde 1932 li instruis en la lernejo de Oels, sed jam post unu jaro ŝanĝis al Karla universitato, Prago. 1939 li titoliĝas profesoro kaj – dum dua mondmilito la universitato ne deĵoris – laboras en la ŝtata prigeologia instituto. Post fino de la milito li revenas al la universitato, instruas tie ĝis 1968 kaj estas 1957 – 1959 dekano de la geologia-geografia fakultato.
Augusta ĉefe pritraktis la esploron de kaj bestoj kaj plantoj el perm-epoko. Li famiĝis per la popularscienca laborado pri palentologio, stratigrafio kaj geologio.
Augusta liveris al la ĉeĥa pentristo Zdeněk BURIAN modelojn pri praepokaj terenoj kaj dinosaxuroj, parte ankaŭ mem skizis. Komune ambaŭ kreis rekonstruaĵojn pri paleontologiaj temoj. Iliaj verkoj libroforme ankaŭ eksterlande eldoniĝis.
Krome li verkis pli ol 120 sciencajn pritraktaĵojn kaj estis scienca konsildonisto por la filmo »Vojaĝo al praepoko« (»Cesta do pravěku«, 1955) de la reĝisoro Karel ZEMAN.
Ĉeĥlingvaj:
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Josef Augusta, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.