Johannes Itten

Johannes ITTEN (naskiĝinta la 11-an de novembro 1888 en Wachseldorn, mortinta la 25-an de marto 1967 en Zuriko) estis svisa pentristo, arta teoriulo, artpedagogo kaj grava ano de Bauhaus.

Li apartenis al la Zurika skolo de konkreta arto elpensante la teorion pri farbaj tipoj.

Johannes Itten
Johannes Itten
Persona informo
Naskiĝo 11-an de novembro 1888 (1888-11-11)
en Wachseldorn
Morto 25-an de marto 1967 (1967-03-25) (78-jaraĝa)
en Zuriko
Tombo Cemetery Hönggerberg
Lingvoj germananorma germana
Ŝtataneco Svislando
Alma mater Ŝtata Akademio de Belartoj en Stutgarto • École Supérieure des Beaux-Arts, Genève
Familio
Edz(in)o Hildegard Anbelang • Anneliese Itten
Infanoj Marion Lichardus-Itten • Klaus Itten
Okupo
Okupo pentristo • verkistoarkitekto • desegnisto • fotisto • grafikartisto
Johannes Itten
Johannes Itten
vdr

Vivo

Johannes Itten 
Kolora cirklo laŭ Itten, 1961

En 1904 Itten eniris la porinstruistan seminarion en Münchenbuchsee-Hofwil kie lia muzika talento ege apogitis. Li iĝis mallongan tempon bazlerneja instruisto en la berna vilaĝo Schwarzenburg. En 1909 eblis por li frekventi la Altlernejon de belaj artoj en Ĝenevo de kie li revenis jam en 1910 al Bern. Tie li akiris la diplomon de gimnazia instruisto. Post pluraj vojaĝoj i.a. al Parizo kaj Munkeno Itten ekigis studon de arto ĉe la akademio de Stuttgart ĉe Adolf Hölzel kaj evoluigis abstraktan kaj geometrian artistan lingvon. En 1916 li translokiĝis Vienon kie li gvidis privatan artolernejon kaj ekkonis Alma Mahler kaj Walter Gropius. En ties rondoj vekiĝis intereso lia pri hinda kaj malproksimorienta filozofioj.

Kiam li vokitis en 1919 Vajmaron je la Bauhaus-lernejo li en la antaŭkursoj naskis grandan parton de siaj doktrinoj pri formoj kaj koloroj. Itten reklamadis por la Mazdaznan religio novzaratuŝtrisma kio malplaĉis al multaj kaj finfine respondis pri demisiiĝo en 1922. Inter 1923 kaj 1926 li docentis ĉe la Mazdaznan-komunumo en Herrliberg kaj okupiĝis pri teksado kaj tapiŝofaro. Inter 1926-34 li altlernejestris en Berlino kaj en 1932-38 ĉe Supera faklernejo pri tekstilaj arto en Krefeld. Ambaŭ lernejoj devis fermiĝis laŭ ordono dela nazioj kiuj taksis la aĵojn de Itten degenerita arto. Itten krome gvidis ekde1943 la tekstilfaklernejon kaj inter 1952-56 Muzeon Rietberg en Zürich-Enge. Ekspozicio reenspektanta ĉe Artodomo Zuriko en 1964 kaj partopreno ĉe Venecia Bienalo en 1966 kreskigis famon lian.

Graveco

Itten kiel pentristo kaj artpedagogo ege kuninfluis la modernan arton. Krom verkaro stile ege multspeca li ankaŭ postlasis multon da teoriaj skribaĵoj kaj taglibroj. En Darmstadt li iĝis honora doktoro ĉe la Teknika altlernejo. Li nuptis en 1919 Hildegard Anbelang kaj en 1939 Anneliese Schlösser.

Fonto

Bucher, Annemarie: "Itten, Johannes", ĉe: Historisches Lexikon der Schweiz, (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj

Tags:

Johannes Itten VivoJohannes Itten GravecoJohannes Itten FontoJohannes Itten Eksteraj ligilojJohannes Itten11-a de novembro1888196725-a de martoBauhausSvislandoWachseldornZuriko

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

PlungėFilipinojSri GanganagarListo de fervojaj stacioj en SvislandoHistoria centro de PanamurboRevizia latinliteriga transskribo de la korea lingvoCifereca objekta identigiloEsperanto‑VikipedioIndiana flutoBiasca (stacidomo)6FrandzadoVatikanoKuketoNacia parko ĴemajtioHerliesBerraRiismoKoloniantoj de KatanOrangutanoLaosoTurkioJaroLeĝo de TonjoBestisma Partio kun la Medio9-a de septembro1939KeskoListo de Esperanto-vortaroj21-a de marto19-a jarcentoPremio Albert LondresVeliki BirkiLive AidWhen Harry Met Sally...DekoltaĵoFosilioKazinoBraziloUzbekioRomoListo de homaraj heredaĵoj en PanamoHewlett-PackardNavizence2Vjetnama militoRetpoŝtoPropedeŭtika valoro de EsperantoJapana nomo de eraoBirki-Veliki (stacidomo)Petr SepéšiMarie-AntoinetteBeverly Hills ChihuahuaAzioBaigneux-les-JuifsButanoSergej RaĥmaninovArdes (romano)MonakoInĝenierarto19-a de septembroTTTWilly Wonka & the Chocolate Factory (1971)Romulo kaj RemoKoranoMigra falko1950-aj jarojLumoNowon-gu🡆 More