Dekadencita arto (germane: entartete Kunst) estis kolektiva nomo de la nazioj por la pro ideologiaj kialoj repuŝitaj artaĵoj kaj stilskoloj.
La kampanjo de la nazioj kontraŭ la moderna arto komenciĝas per la fifamiga ekspozicio Entartete Kunst inaŭgurita en 1937 en Munkeno. Ĝi montritis poste en diversaj germanaj urboj. Videblis pli ol 650 de sume 16.000 el germanaj muzeoj konfiskitaj pentraĵoj, grafikaĵoj kaj skulptaĵoj kiuj ne konvenis la nacisocialisman idealon je arja-rasa grandeco (Stählerne Romantik).
Pli ol du milionoj da vizitantoj estis allogitaj per la ekspozicioj kiuj tiel iĝis tre granda propaganda sukceso. En ili troviĝis verkoj de kvazaŭ ĉiuj gravaj artistoj de la malfrua 19-a kaj frua 20-a jarcento: de Paul Cézanne, Vincent van Gogh kaj Paul Gauguin tra Pablo Picasso, Marc Chagall, Max Liebermann, la anoj de Die Brücke, August Macke, Wassily Kandinsky, Max Beckmann, Käthe Kollwitz ĝis Otto Dix kaj George Grosz kaj multaj aliaj, inter ili eĉ iamaj simpatietintoj de naziismaj ideoj kiel Emil Nolde.
Estroj de publikaj katedroj kiel ekz. Paul Klee kaj Max Pechstein maldungitis ekde 1933: la Bauhaus-movado sub Walter Gropius fermitis.
Kelkaj tre gravaj verkoj venditis per aŭkcio en Lucerno en 1939, ekz. la verko Memportreto de van Gogh. Multaj verkoj el la tiam oficiale malestimitaj "nervozaj frenezuloj" ĝis hodiaŭ estas malaperintaj. Verŝajne multo el ili forbrulis en spektakle enscenigita fajro antaŭ la Centra fajrobrigadejo en Berlino en la 1939-a jaro.
Vidu la artikolon degenerita muziko
La termino Entartung (degenero, dekadencego) aplikitis ankaŭ por la Nova muziko, antaŭ ĉio de artistoj de la t.n. Dua Viena Skolo (Arnold Schönberg, Anton Webern, Alban Berg, de Paul Hindemith, Ernst Krenek kaj Franz Schreker.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Degenerita arto, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.