Jemenaj judoj, ankaŭ nomataj Teimanim (el la hebrea: יהודי תימן Yehudey Teman; arabe اليهود اليمنيون) estas tiuj judoj kiuj vivas aŭ iam vivis en Jemeno.
Ili estas subgrupo de mizraĥoj, judoj, kies diasporaj komunumoj troviĝas en la Mez-Oriento kaj Nord-Afriko. La esprimo ankaŭ povas rilati al la posteuloj de la jemena juda komunumo. Inter junio 1949 kaj septembro 1950, dekmiloj da judaj loĝantoj de Jemeno estis transportitaj al Israelo dum kaj post la tiel nomata Operaco Magia Tapiŝo (hebrea: כנפי נשרים, Kanfei Nesharim). Post pluraj ondoj de persekuto ĉie en Jemeno, la plej multaj jemenaj judoj nun vivas en Israelo, dum pli malgrandaj komunumoj vivas en Usono kaj aliloke. Nur manpleno restis en Jemeno. La malmultaj judoj kiuj restis en Jemeno spertas intense kaj foje perforte antisemitismon sur ĉiutaga bazo.
Jemenaj judoj | |
---|---|
etno | |
judoj | |
judoj • Mizraĥoj | |
Suma populacio | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
Lingvo(j) | |
jud-jemena araba lingvo | |
Religio | |
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Jemenaj judoj, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.