Jean PIAGET naskiĝis en la 9-a de aŭgusto 1896 en Neŭŝatelo, Svislando, kaj mortis en la 16-a de septembro 1980 en Ĝenevo, biologo, psikologo, franclingva sviso, konata pro sia studo de la konada disvolvigo ĉe infanoj.
Jean Piaget | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Jean William Fritz Piaget |
Naskiĝo | 9-an de aŭgusto 1896 en Neŭŝatelo |
Morto | 16-an de septembro 1980 (84-jaraĝa) en Ĝenevo |
Tombo | Cemetery of Kings |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Svislando |
Alma mater | Universitato de Neŭŝatelo |
Familio | |
Patro | Arthur Piaget |
Edz(in)o | Valentine Piaget |
Infanoj | 4 |
Okupo | |
Okupo | Wiki Esperantopsikologo • Wiki Esperantozoologo • logikisto • filozofo • universitata instruisto • malakologo • Wiki Esperantobiologo • pedagogo |
Li vicigis kvar stadiojn de konada disvolvigo:
Tiuj kvar stadioj havas la sekvajn karakterojn:
La teorio de Piaget supozas, ke la homo disvolvas skemojn (konceptajn modelojn) por asimili aŭ por akomodi novajn informojn. Tiuj konceptoj estas klarigeblaj kiel akomodoj de novaj informoj en antaŭaj skemoj por ebleco de alveno de novaj informoj, sinsekve.
La teorioj de Piaget pri la psikologia disvolvigo forte influas la ideojn de moderna pedagogio. Inter aliaj, Jürgen Habermas adoptis la ideojn de Piaget en sia laboro, speciale en la Teorio de komunika agado.
Piaget ankaŭ havis grandan impakton en la komputiko. Seymour Papert uzis la ideojn de Piaget en la disvolvigo de la komputa lingvaĵo Logo. Alan Kay uzis la teoriojn de Piaget kiel bazon al koncepto de la programa sistemo Dynabook, kiu influis la kreadon de ĉiuj modernaj komputilaj interfacoj.
En 1929, oni nomumis Jean Piaget por direktoro de la organizaĵo Internacia Buroo pri Edukado. Piaget daŭris en la posteno de direktoro ĝis 1967.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Jean Piaget, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.