Jan LARISCH-MÖNNICH (naskiĝis la 30-an de majo 1821 en Dolní Životice, mortis la 3-an de junio 1884 en kastelo Lamport Hall en Northamptonshire, Anglio) estis ĉeĥa nobelo, proprumanto de parceloj kaj senjorujoj en Silezio kaj karbobarono.
Jan Larisch-Mönnich | |||||
---|---|---|---|---|---|
Jan Larisch-Mönnich | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 30-an de majo 1821 en Dolní Životice | ||||
Morto | 3-an de junio 1884 (63-jaraĝa) en Northamptonshire | ||||
Ŝtataneco | Aŭstrio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Vieno vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Heinrich Larisch von Moennich vd | ||||
Edz(in)o | Franziska Freiin Kast von Ebelsberg vd | ||||
Infanoj | Heinrich Larisch von Moennich vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li finstudis juron en Universitato de Vieno, kiun li finis en la jaro 1841. Post la finigo de la universitato li laboris en ŝtataj servoj. En la jaro 1849 li edziĝis kun Františka Kast von Ebelsberg. En la jaro 1859 li forveturis Anglion, por ke li studu praktikan fukciadon de industriaj entreprenoj kaj agrikultura produktado, kiujn li transprenis post sia patro. Sed plu li agadis eĉ politike – li estis Silezia hetmano (1861 – 1865). Ekde la 27-a de julio 1865 ĝis januaro de 1867 li estis ministro en registaro de Richard Belcredi, el sia funkcio li foriris je propra peto ankoraŭ antaŭ tio, ol la registaro la 7-a de februaro 1867 finiĝi. Ekde la jaro 1871 li estis imperiestra supera kortuma marŝalo. Li ankaŭ estis honorita per diversaj ordenoj: Ordeno de la Ora Ŝaffelo, li ricevis Grandkrucon de aŭstra ordenon de Leopoldo kaj li estis honora kavaliro de Ordeno de Sankta Johano.
Li dediĉis sin ankaŭ al evoluo de sia senjorujo, en la jaro 1860 li komencis kun profundado de minejo Jan kaj okazis rekonstruo de koaksigejo en Karviná. Ĉijare li lasis konstrui novan bierfarejon en Karviná, kiu anstataŭigis la devenan el la unua duono de la 19-a jarcento. Antaŭ la jaro 1862 oni komencis kun profundado de minejo Karel. En la jaro 1863 li fondis distilfarejan rafinerion en Karviná. En la jaro 1871 estis profundigita minejŝakto de minejo Hlubina, kiu ligis al devena ŝakton Hlavní.
Jan havis jenajn idojn:
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Jan Larisch-Mönnich, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.