Siro James Edward Smith (2-an de decembro 1759 – 17-an de marto 1828) estis angla botanikisto kaj fondinto de la Linea Societo.
James Edward Smith | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Sir James Edward Smith | |||||
Naskiĝo | 2-an de decembro 1759 en Norwich | ||||
Morto | 17-an de marto 1828 (68-jaraĝa) en Norwich | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd | ||||
Alma mater | Universitato de Edinburgo • Universitato de Lejdeno vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Pleasance Smith vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | botanikisto • filikisto • briofitologo • entomologo • lepidopterologio • fungosciencisto vd | ||||
Laborkampo | plantoscienco vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Joseph Black vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Post la morto de Karolo Lineo, ties biblioteko kaj kolektoj estis lasataj al lia vidvino Sara kaj ties filoj. Joseph Banks, angla botanikisto, volis aĉeti la kolekton, sed la filo de Karolo, kiu ankaŭ nomiĝis Karolo, malakceptis kaj translokigis la kolekton al Upsalo. Tamen, en 1783 Karolo (filo) mortis kaj Sara heredis la kolekton. Ŝi transvivis kaj sian edzon kaj sian filon. Ŝi klopodis vendi ĉion al Banks, sed tiu jam ne plu estis interesata; anstataŭe estis konatulo nome 24-jaraĝa medicina studento, James Edward Smith, kiu aĉetis la tutan kolekton: 14,000 plantojn, 3,198 insektojn,1,564 konkojn, ĉirkaŭ 3,000 leterojn kaj 1,600 librojn. Smith estis fondinto de la Linea Societo de Londono post kvin jaroj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article James Edward Smith, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.