La Linea Societo de Londono aŭ en angla Linnean Society of London estas la unua kaj ĉefa societo en la mondo por la studo kaj disvastigo de taksonomio kaj natura historio.
Ĝi publikigas zoologian akademian gazeton, same kiel botanikan kaj biologian gazetojn. Ĝi eldonas ankaŭ The Linnean, revuo pri historio de la societo kaj de taksonomio ĝenerale.
Linea Societo de Londono | ||
---|---|---|
scienca societo • erudicia societo | ||
Komenco | 1788 vd | |
Geografia situo | , 0° 8′ 22″ U 51.508888888889-0.1394444444444551° 30′ 32″ N, 0° 8′ 22″ U | |
Lando(j) | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | |
Sidejo | Burlington House | |
| ||
| ||
Ĉefestro(j) | Anjali Goswami vd | |
Membro de | Society Publishers' Coalition vd | |
Lingvoj | ||
Retejo | Oficiala retejo | |
La Linnean Society, fondita en 1788, prenis sian nomon el la sveda naturalisto Karolo Lineo post lia ennobligo, nome Carl von Linné (de tie la literumado Linnean, ne "Linnaean"). La Societo estas bazita ĉe sidejo en Burlington House, Piccadilly, Londono. Individuaj membrokategorioj estas la jenaj: Studenta membro, Asocia membro kaj Kompleta membro. Ĉiuj formoj de membreco postulas nominadon fare de almenaŭ du membroj kaj estas submetita al elekto. Membroj uzas la mallongigon FLS post siaj nomoj.
La kolektoj de Lineo pri botaniko kaj zoologio estis aĉetitaj en 1783 de Siro James Edward Smith, nome la unua Prezidanto de la societo, kaj estas nune tenitaj en Londono fare de la societo. La kolektoj enhavas 14,000 plantojn, 158 fiŝojn, 1,564 konkojn, 3,198 insektojn, 1,600 librojn kaj 3,000 leterojn kaj dokumentojn. Ili povas esti viditaj laŭ rendevuo.
Ankaŭ la propra kolekto de Smith estas tenita de la Societo. Ĝi estis ciferecita de la Smith Herbarium Project ĉe la Naciaj Muzeoj de Liverpulo. Ĉirkaŭ 6,000 specimenoj estis purigitaj kaj riparitaj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Linea Societo de Londono, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.