Imre Lakatos , laŭ hungarlingve kutima nomordo Lakatos Imre estis hungara filozofo, profesoro.
Lia origina familia nomo estis Lipsitz.
Imre Lakatos [1] naskiĝis la 9-an de novembro 1922 en Debrecen. Li mortis la 2-an de februaro 1974 en Londono.
Imre Lakatos devenis el juda familio. Li frekventis gimnazion, poste universitaton en sia naskiĝurbo, fine pro la 2-a mondmilito li akiris diplomon en Scienca Universitato Pázmány Péter en 1945. Li lernis ĉefe de György Lukács. Ekde 1946 li laboris en ministerio pri religio kaj eduko. Li doktoriĝis en 1948. Post 2 jaroj li estis arestita pro falsaj akuzoj kaj li vivis en Recsk, kie estis la sola hungara gulago. En 1954 oni nuligis la verdikton kaj li laboris en esplora instituto. En 1956 li estis membro de Rondo Petőfi, depost falo de Hungara revolucio de 1956 li rifuĝis al Britio. En 1960 li denove doktoriĝis (Ph. D.) en Kambriĝo, poste li instruis en Londono. En 1966 li estis nomumita publika ordinara profesoro, post 3 jaroj katedrestro. Ekde 1971 li instruis en Boston. Li neniam ricevis britan ŝtatanecon.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Imre Lakatos (filozofo), which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.