Ibn Ĥaldun (arabe ابن خلدون, plennome arabe ولي الدين عبد الرحمن ابن محمد بن محمد بن أبي بكر محمد بن الحسن, Ŭalī ad-Dīn ʿAbd ar-Raḥmān ibn Muḥammad ibn Muḥammad ibn Abī Bakr Muḥammad ibn al-Ḥasan; naskiĝis la 27-an de majo 1332 en Tunizo, mortis la 17-an de marto 1406 en Kairo) estis tuniza araba islama historiisto, konsiderita inter la fondintaj patroj de moderna sociologio, kaj politikisto, sociologo, filozofo, ekonomikisto, geografo, demografo kaj ŝtatestro.
Ibn Ĥaldun | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
عبد الرحمٰن بن مُحمَّد بن خلدون الحضرمي | |||||
Naskonomo | arabe ابن خلدون | ||||
Naskiĝo | 27-an de majo 1332 en Tunizo | ||||
Morto | 17-an de marto 1406 (73-jaraĝa) en Kairo | ||||
Religio | islamo vd | ||||
Lingvoj | araba vd | ||||
Alma mater | Ez-Zitouna University vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | antropologo • historiisto • juĝisto • aŭtobiografo • sociologo • ekonomikisto • filozofo • politikisto • verkisto • poeto vd | ||||
Laborkampo | ekonomiko • sociologio • filozofio • antropologio • politikisto vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Book of Lessons vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li estis plej bone konata pro sia libro, nome Mukadimaho (laŭvorte la "Enkonduko", konata kiel Prolegomena en Greka). La libro influis super la otomanaj historiistoj de la 17a jarcento kiel Kâtip Çelebi kaj Mustafa Naima kiuj uzis la teoriojn de la libro por analizi la kreskon kaj malkreskon de la Otomana Imperio. Ankaŭ 19a-jarcentaj eŭropaj fakuloj agnoskis la signifon de la libro kaj konsideris Ibn Ĥaldun kiel unu el la plej grandaj filozofoj de la Mezepoko.
Ibn Ĥaldun studadis en Tunizo. Kiam li 30-jariĝis, li fariĝis ministro de la sultanoj de Feso kaj Tunizo. Ekde 1382, en rolo de kadio de Kairo, li estis kuntrenata en la dinastiajn konkuradojn de la islama Nordafriko. Pri tiuj landoj li verkis sian kolosan historion, Kitāb al'ibar (Libro de la historiaj ekzemploj). La gvidfadeno de la historio estas la estiĝo de urba el kamparana civilizo.
La vivo de Ibn Ĥaldun estas relative bone dokumentita, ĉar li verkis membiografion (التعريف بابن خلدون ورحلته غربا وشرقا, at-Taʻrīf bi-ibn Ĥaldūn ŭa-Riḥlatih Gharban ŭa-Ŝarqan) en kiu nombraj dokumentoj pri lia vivo estas cititaj laŭvorte.
Ĝenerale konata kiel "Ibn Ĥaldūn" laŭ malproksima praulo, li estis naskita en Tunizo en 1332 (732 H.J.) en altklasa andalusia familio de Araba deveno, kies familia praulo estis jemena arabo kiu estis parenco de Huĝr ibn ʿAdī, nome kunulo de la Islama Profeto. Lia familio, kiu estis tenintaj multajn altajn oficojn (postenojn) en Andaluzio, estis enmigrinta en Tunizion post la falo de Sevilo en la kristanaj teritorioj pro la Reconquista en la jaro 1248. Dum la Tunizia Hafsida dinastio kelkaj el liaj samfamilianoj ekhavis politikajn postenojn; la patroj de Ibn Ĥaldun kaj lia avo tamen retiriĝis el la politika vivo kaj aliĝis al mistika ordeno. Lia frato, Jahja Ĥaldun, estis ankaŭ historiisto kiu verkis libron pri la Abdalŭadida dinastio, kaj kiu estis murdita de rivalo ĉar estis la oficiala historiografo de la kortego.
En sia membiografio, Ĥaldun skizas sian descendon reen ĝis la tempo de Muhammad tra araba tribo el Jemeno, specife tiu de la regiono Hadramaut, kiu venis al la Iberia Duoninsulo en la 8a jarcento ĉe la komenco de la Islama konkero. En siaj propraj vortoj: "Kaj nia praularo estas el Hadramaut, el la Araboj de Jemeno, tra Ŭa'il ibn Huĝr konata ankaŭ kiel Huĝr ibn 'Adi, el la plej bona el la Araboj, bone konata kaj respektata." (p. 2429, de la eldono de Al-Ǔarak). Tamen, la biografo Mohammad Enan pridemandas lian postulon, sugestante ke lia familio povas esti Muladioj kiuj ŝajnigis esti de araba origino por akiri socialan statuson. Ankaŭ Enan mencias bone dokumentitan pasintan tradicion, rilate al iaj Berberaj grupoj, tra kiuj ili trompe "pligrandigis" sin mem per iome da araba praularo. La tialo por tia invento estis ĉiam la deziro por politika kaj socia ascendado. Kelkaj spekulaciis tion pri la Ĥalduna familio; ili prilaboris, ke Ibn Ĥaldun mem estis la produkto de la sama Berbera praularo kiel la indiĝena majoritato de sia naskoloko. Io kongrua kun tiu sinteno estas ke la malkutima skribmaniero de Ibn Ĥaldun fokusiĝas al tio, kaj la admirado por Berberoj montras estimon al ili inter kiuj li estis naskiĝinta pro decidita intereso por konservi ilin en la etoso de konscia historio. Islama fakulo Muhammad Hozien asertas, ke "La falsa [Berbera] identeco estus valida tamen je la tempo kiam la prauloj de Ibn Ĥaldun lasis Andaluzion kaj translokiĝis al Tunizio kaj ili ne ŝanĝis sian postulon pri Araba praularo. Eĉ en la epoko kiam Berberoj estis regantaj la regnojn de Al-Marabats kaj al-Mowahids, et. al. la familio de Ibn Ĥaldun ne reklamis sian Berberan heredon". La aludoj de Ĥaldun pri sia propra genealogio kaj familia nomo ŝajne estas la plej forta indiko de Arabjemena praularo.
La alta rango de lia familio permesis al Ibn Ĥaldun studi ĉe la plej bonaj instruistoj en Magrebo. Li ricevis klasikan Islaman edukadon, studante la Koranon kiun li kiel Hafiz parkeris, araban lingvistikon, nome bazon por la kompreno de la Korano, haditon, ŝarion (juro) kaj fikhon (jurisprudenco). Li ricevis atestilon (ijazah) pri ĉiuj tiuj fakoj. La matematikisto kaj filozofo, Al-Abili de Tlemsan, enkondukis lin al matematiko, logiko kaj filozofio, kie li super ĉio studis la verkojn de Ibn Ruŝd, Aviceno, Razi kaj Tusi. Je aĝo de 17, Ibn Ĥaldūn perdis ambaŭ siajn gepatrojn pro la Nigra Morto, nome interkontinenta epidemio (pandemio) de pesto kiu frapis Tunizion en 1348–1349.
Sekve de familia tradicio, Ibn Ĥaldūn klopodis por politika kariero. En la etoso de tumulta politika situacio en Nordafriko, tio postulis altan gradon de lerteco disvolvigante kaj rompante aliancojn prudente, por eviti fali kun la mallongdaŭraj reĝimoj de tiu tempo. La membiografio de Ibn Ĥaldūn estas la historio de aventuro, en kiu li pasigis tempon en prizono, atingis la plej altajn postenojn kaj falis denove en ekzilon.
La Mukadimaho aŭ Muqaddimah, konata ankaŭ kiel la Muqaddimah de Ibn Ĥaldun (arabe مقدّمة ابن خلدون) aŭ Prolegomena de Ibn Ĥaldun (antikve-greke Προλεγόμενα), estas libro verkita de la araba historiisto Ibn Ĥaldun en 1377 kiu registras fruan vidon de universala historio. Kelkaj modernaj pensuloj vidas ke ĝi estas la unua verko kiu traktas pri filozofio de historio aŭ pri sociaj sciencoj nome sociologio, demografio, historiografio, kultura historio, socia darvinismo, ekologio, darvinismo kaj ekonomiko. La Mukadimaho ankaŭ traktas pri Islama teologio, politika teorio kaj la naturaj sciencoj nome biologio kaj kemio.
Ibn Ĥaldun verkis tiun verkon en 1377 kiel enkonduka ĉapitro kaj unua libro de sia planita verko de monda historio, nome Kitābu l-ʻibar ("Libro de Lecionoj"; kompleta titolo: Kitābu l-ʻibari wa Dīwāni l-Mubtada' wal-Ḥabar fī ayāmi l-ʻarab wal-ʿajam wal-barbar, waman ʻĀsarahum min Dhawī sh-Shalṭāni l-Akbār, t.e.: "Libro de lecionoj, registro de komencoj kaj eventoj en la historio de araboj kaj eksterlandanoj kaj berberoj kaj ties povaj samtempuloj"), sed jam en sia vivodaŭro ĝi estis konsiderita kiel sendependa verko per si mem.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Ibn Ĥaldun, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.