IPTV (Angla akronimo por: Internet Protocol Television (IPTV)) estas sistemo tra kiu servo de cifereca televido estas liverata uzante arkitekturon kaj retajn metodojn de la interret-protokola vico sur pakkomuta reta infrastrukturo kun regata servkvalito, t.e., la larĝbenda interneta alirreto, anstataŭ esti liverata tra tradicia radifrekvenca dissendo, satelita signalo, kaj kabla televido (CATV) formatoj.
Vidu Interreta televido.
Sub la termino IPTV, ariĝas la rekta televido, la video laŭ peto (angle: Video on Demand aŭ (VoD)) kaj la postdissenda televido (angle Catch-up TV). La livermetodoj estas diversaj. La rekta televido uzas IP -multikastan solvon, kio ebligas sendi la signalon nur unufoje al pluraj personoj. La VoD kaj la postdissenda televido uzas IP-unikast-an solvon (Tiom da fluoj kiom da celoj). Ĝi uzas la saman infrastrukturon, kiel la interreta aliro, sed kun rezervita flurapido.
En Francio, ofte ĝi estas en la interretabona oferto altrapida. La interretaliraj provizistoj parolas pri oferto triopa (Interreto, telefono, televido).
La IP-a teknologio ebligas la uzon de la interfaco far pluraj internetaj aplikoj, VOIP). Plie, la kodiloj, pli kaj pli efikaj (MPEG-2, MPEG-4 kaj VC-1) ebligas ŝpari la pasbendon.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article IPTV, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.