Richard DELAMORE (naskiĝis la 13-an de februaro 1987) estas YouTube‑komediisto, aktoro, kaj paroladisto, loĝanta en Aŭstralio , kiu uzas la kaŝnomon Evildea en sia videobloga kanalo en YouTube.
Evildea estas unu el la plej aktivaj esperantistoj, kiuj komencis YouTube‑filmetan blogon. En Twitter la jutubisto havis la gramatike nekutiman peton, ke parolante pri la persono "per tripersona pronomo," oni "bonvolu uzi «ĝi» anstataŭ «li»".
Evildea | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Evildea |
Naskiĝo | 13-an de februaro 1987 (37-jaraĝa) en Aŭstralio |
Lingvoj | angla • Esperanto • ĉina |
Ŝtataneco | Aŭstralio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto • jutubisto • aktoro |
Verkoj | Láadan The Feminist Language | Láadan la feminisma lingvo |
En 2014, la esperantisto estis membro de la teamo kiu helpis lanĉi la IPTV Esperanto-TV, kun la celo montri nur Esperantan enhavon kaj Esperanto-filmojn, kiujn oni ne povas spekti ekzemple en YouTube.
Krom tiuj retaj agadoj, Evildea ankaŭ verkis recenzojn, ekzemple pri la libreto “Afrikaj proverboj por la ‘internaciigo’ de nia lingvo”, por la n‑ro 28 de la bulteno Esperanto en Afriko, 2016.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Evildea, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.