La humanisma psikologio komprenas sin kiel tria forto de psikoterapiaj skoloj, paralela al la skoloj de profunda psikologio (inkluzive de psikoanalizo) kaj de konduta terapio.
Komuna bazo de la diversaj skoloj, kiuj grupiĝas en tiu kategorio, estas la konvinko ke sana kaj kreema personeco estas nepra antaŭkondiĉo por atingo de la celo sukcese realigi siajn konvinkojn kaj ideojn pri la propra vivo
Dum la jaro 1962 psikologoj kaj psikoterapiistoj de Usono fondis la "Usonan Asocion pri Humanisma Psikologio" (angle American Association for Humanistic Psychology, kiu iĝis motoro de tiu movado. Siajn ideologiajn bazojn la humanisma psikologio aparte havas en la humanismo kaj sekve de tio en la ekzistadismo de ekzemple Jean-Paul Sartre kaj Martin Heidegger, en la fenomenologio ekzemple de Edmund Husserl kaj en la "funkcia aŭtonomio" laŭ Gordon Allport.
La unua koncepto de humanisma psikologio estas de Abraham Maslov. Lian koncepton post aparte transprenis kaj por la praktika terapia uzo pluevoluis Carl Rogers en sia terapia metodo de personocentrigita psikoterapio. La kerna tezo de Carl Rogers rilate al la humanisma psikologio estas:
|
Ekzistas pluraj elstaraj personoj en la historio de psikologio, kiuj ne mem komprenis sin anoj de la humanisma psikologio, sed kies ideoj fakte relative proksimas al ĝi. Inter tiuj personoj oni ofte nomas la fondinton de la "logoterapio" Viktor E. Frankl, la nov-psikoanaliziston Erich Fromm kun sia humanisma psikoanalizo kaj la de la Gestalt-psikologio influita Fritz Perls kun la de li fondita Gestalt-terapio.
Bazaj tezoj de la humanisma psikologio estas:
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Humanisma psikologio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.