Ho, tiuj fremduloj! estas la unua Esperanta opereto en unu akto de Feliks Hiller, kiu kaj verkis la tekston, kaj komponis la melodiojn.
Ĝi estas eldonita libroforme en 1923 en la eldonejo de Jakobo Ŝapiro en Bjalistoko, Pollando
Ho, tiuj fremduloj! | ||
---|---|---|
Aŭtoro | Feliks Hiller | |
Eldonjaro | 1923 | |
Urbo | Bjalistoko | |
Eldoninto | Jakobo Ŝapiro | |
Paĝoj | 52 | |
La opereto enhavas ses muzikajn komponaĵojn: Verdstela marŝo, Kun la verda stel’, Amu min!, Balado pri Luno, Esperantista valso kaj Valso pri majo.
Grupo de esperantistoj el la urbo L. (supozeble Lodzo) organizas dutagan ekskurson en la regiono por festi la dekan datrevenon de la fondo de sia Esperanto-societo. La evento okazas dum la nokto inter la unua kaj la dua tago de la ekskurso. La titolo Ho, tiuj fremduloj! estas vekrio de Heronimo, kiu, kredante, ke amata de li Maria amas hungaron Andreon, malbenas ĉiujn eksterlandanojn.
La verko aperis dum la 19-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj en 2018 eldonita de Bjalistoka Esperanto-Societo, Dokumenta Esperanto-Centro (Đurđevac), Libro-Mondo (Świdnik), Ars Libri (Lublin). Dum la aranĝo la muzikbando Frey-Lech Trio prezentis du kantojn de la opereto: Verdstela marŝo kaj Esperantista valso.
|
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Ho, tiuj fremduloj!, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.