Historio de la teksto aŭ ankaŭ teksta kritiko, en filologio estas la kritiko pri la teksto kies celo estas alproksimigi tekston plej eble al sia originan formon, nome al tiu de la aŭtoro.
La historio de la teksto koncernas ĉiun tekston, ekde tiu literatura al muzika. Tiu kritiko bezonas aliajn sciencajn kampojn, inter kiu la historion, literaturon kaj filozofion subkuŝantajn en la teksto mem. Kaze de literatura teksto, celo de la historio de la teksto estas malkovri la eldonon de la teksto, laŭeble kritikan eldonon.
Naskiĝinta en la helenisma epoko kun la celo restaŭradi tekstojn, Historio de la teksto pliriĉiĝis dum la humanisma periodo per la kontribuoj de diversaj disciplinoj, de tiuj pri historio al tiuj juraj. La historio de tiu scienco estas multe ligita kaj pliriĉigita de la esploro pri la Bibliaj tekstoj, jen grekaj jen alilingvaj; Erasmo de Roterdamo kun la kompilistoj de la Kompluta Biblio aktivadis kiel pioniroj.
Ĉirkaŭ la fino de 18-a jarcento, danke al progreso de la filologio, de la formala tekniko kaj de la ellaborado de referencoj kaj raciaj modeloj, fakulo de tiu scienco leviĝis, eĉ pli konscie, al la rango de historiisto de la transdono de la libro koncernata.
Kutime, la ekdotiko sekvas la sekvajn fazojn:
Hodiaŭ ekzistas manlibroj kiu preparas ĉiam pli perfekte al tiu scienco-arto.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Historio de la teksto, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.