Hidroplano (aŭ malpli fake akvoaviadilo) estas aviadilo, provizita per rimedoj (speciala ŝelo, flosiloj ktp) por normale ekflugi de sur la akvo (maro, lago aŭ rivero) kaj suriĝi sur ĝin.
La vorto devenas la greka vorto hydros (akvo).
Dum aviadilo kapablas surteriĝi sur tero kaj elteriĝi el ĝi, hidroplano kapablas surmariĝi sur maro kaj elmariĝi el ĝi. Amfibia aviadilo estas subklaso de hidroplano, kiu ne nur kapablas surmariĝi kaj elmariĝi sed ankaŭ surteriĝi kaj elteriĝi.
La unua pilotita flugo de hidroplano okazis sur la Sejno la 6-an de junio 1905 : la aviadilo estis desegnita, konstruita kaj pilotita de Gabriel Voisin.
|
|
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Hidroplano, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.