Heraklito el Efezo, greke Ἡράκλειτος ὁ Ἐφέσιος (naskiĝis ĉirkaŭ 540 a.K., mortis ĉirkaŭ 480 a.K.) estis greka antaŭsokrata filozofo el Efezo.
Li instruis, ke ĉio estas en senĉesa moviĝo, en senĉesa transformiĝo, ke "ĉio estas fluanta", rapide ŝanĝiĝas. Pro tiu moviĝado nenio estas senmova, nenio estas fiksita kaj stabila. Heraklito klarigas tion per komparo kun la senĉesa fluo de rivero; li diras, ke oni ne povas eniri dufoje en la saman riveron, ĉar, revenante tien, oni tuŝas novajn akvojn. Kvankam la rivero ŝajnas esti ĉiam la sama, ĝi estas ĉiam renovigata per la senĉesa akvofluo. Li ankaŭ asertas ke tiu senĉesa fluo de la aferoj fariĝas de unu kontraŭo al alia, ekzemple: la nokto sekvas la tagon, la varmo la malvarmon, la seka la malsekan, la ĝojo la malĝojon, la milito la pacon, la juneco la maljunecon, la vivo la morton, kaj inverse. Do la moviĝado estas senĉesa fluo de la kontraŭoj. La harmonio ekzistas ĝuste en tio, en tiu sintezo de la kontraŭoj, en tiu enantioza ekvilibro. Heraklito diras ke Dio estas tiu ekvilibro, li diras: Dio estas tago-nokto, estas vintro-somero, milito-paco, malsato-sato.
Heraklito Ἡράκλειτος | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Ἡράκλειτος ὁ Ἐφέσιος | ||
Naskonomo | greke Ἡράκλειτος | |
Naskiĝo | 6-a jarcento a.K. en Efezo, Antikva Grekio | |
Morto | 5-a jarcento a.K. en Efezo, Antikva Grekio | |
Mortis pro | naturaj kialoj vd | |
Mortis per | edemo vd | |
Etno | grekoj vd | |
Lingvoj | antikva greka vd | |
Loĝloko | Efezo vd | |
Ŝtataneco | Efezo • Aĥemenida Imperio vd | |
Profesio | ||
Okupo | filozofo • verkisto • fizikisto vd | |
Laborkampo | filozofio vd | |
Filozofo | ||
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Same kiel la filozofoj-miletanoj, Heraklito ankaŭ defendas la ekziston de unu principo kaj asertas, ke ĝi estas la fajro. De la fajro originas ĉiuj aliaj aferoj de la universo. Dio mem estas tiu fajro, moviĝema, kreiva, vivoplena.
Heraklito estis nomata la obskura filozofo, la enigmema pro tio, ke liaj verkoj estas malfacila legaĵo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Heraklito, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.