Heinrich Wilhelm Matthias Olbers estis germana kuracisto kaj astronomo, naskiĝis la 11-an de oktobro 1758 en Arbergen apud Bremeno kaj mortis la 2-an de marto 1840 en Bremeno.
Dekjaraĝe, la observo de Granda Kometo de 1769 fascinis lin.
Li studis medicinon en Göttingen kaj ricevis sian diplomon en 1780.
Kuracisto dumtage, li observis la ĉielon nokte, ĉar li bezonis nur po kvar horojn da dormo.
En 1779 li ektrovis metodon por kalkuli la orbiton de kometo (kiun li observis tra fenestro, nokte flegante malsanulon). Li publikigis en 1797 Abhandlung über die leichteste und bequemste Methode, die Bahn eines Cometen zu berechnen (Memuaro pri la plej facila kaj oportuna metodo por kalkuli kometan orbiton).
Je la 28-a de marto 1802 li malkovris la asteroidon Pallas kaj nomis ĝin. Je la 29-a de marto 1807, li malkovris Vesta (Gauss nomos), kaj je la 6-a de marto 1815 li malkovris la periodan kometon poste nomitan 13P/Olbers
En 1823, li priskribis la astronomian paradokson, kiun oni nomis Paradokso de Olbers. Ĝi montras, ke en senfina, eterna, homogena universo la nokta ĉielo devus esti luma kiel la Suno.
Honore al Olbers, oni donis lian nomon al:
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Heinrich Olbers, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.