HEINER Zsuzsanna (hungare Heiner Zsuzsanna, sed konata en sciencaj publikaĵoj kiel Zsuzsanna Heiner, naskiĝis la 24-a de aprilo 1979 en Kapuvár) estas hungara astronomino kaj fizikistino.
Heiner Zsuzsanna | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de aprilo 1979 (45-jaraĝa) en Kapuvár |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | astronomo |
Malkovritaj asteroidoj : 15 | ||
---|---|---|
37432 Piszkéstető | 11-a de januaro 2002 | Ĉiuj kun K. Sárneczky |
64974 Savaria | 11-a de januaro 2002 | |
95179 Berkó | 16-a de januaro 2002 | |
111570 Ágasvár | 11-a de januaro 2002 | |
111594 Ráktanya | 11-a de januaro 2002 | |
126245 Kandókálmán | 13-a de januaro 2002 | |
126315 Bláthy | 13-a de januaro 2002 | |
131762 Csonka | 11-a de januaro 2002 | |
131763 Donátbánki | 11-a de januaro 2002 | |
151242 Hajós | 11-a de januaro 2002 | |
159629 Brunszvik | 16-a de januaro 2002 | |
166028 Karikókatalin | 11-a de januaro 2002 | |
194970 Márai | 13-a de januaro 2002 | |
322912 Jedlik | 11-a de januaro 2002 |
Ŝi ricevis diplomojn pri astronomio en 2002 kaj pri fiziko en 2005 ĉe la Scienca Universitato de Szeged, kie ŝi laboris kiel esploristino. De 2008 ĝis 2013, ŝi faris esplorojn ĉe la Institut de Biofiziko de la Hungara Scienca Akademio.
Ŝi elfinis sian doktorecon pri fiziko ĉe la Universitato de Szeged en 2013. De 2013 ŝi studas kiel fizikistino ĉe la Humboldt-Universitato en Berlino, komence en la grupo de Prof. Janina Kneipp kaj, de 2015, kiel fellow (honora membro) de la grupo " Julja Lermontova " pri optika mikrospektroskopio ĉe la Lernejo pri Analitika Scienco de Adlershof (SALSA) en la kadro de la Iniciato por Ekscelenceco (Exzellenzinitiative) de la landa registaro kaj de la Germana Fondaĵo por la Esploro (Deutsche Forschungsgemeinschaft) de la Federacia Respubliko Germanio. Ŝi estas estrino de la " Altlerneja Fotonika Laboratorio ", kie ŝi ekspluatas la spektroskopion per generado de sumaj frekvencoj.
Laŭ Minor Planet Center, ŝi kunmalkovris 13 asteroidojn en januaro 2002 dum siaj lernado pri astronomio, en kunlaboro kun Sárneczky Krisztián.
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Zsuzsanna Heiner en la germana Vikipedio.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Heiner Zsuzsanna, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.