Hội An estas urbo en centra Vjetnamio ĉe la bordo de la Sudĉina maro.
La urbo situas en la provinco Quảng Nam kaj havas ĉ. 120 000 loĝantojn. Tiu antaŭa havenurbo de la reĝlando Ĉampa situas je la estuaro de la rivero Thu Bồn kaj estis grava komerca centro en la 16-a kaj 17-a jarcento. Tiam venis tie komercistoj el Ĉinio, Japanio, Nederlando kaj Hindio. Dum la komercaj rilatoj kun Ĉinio la urbo nomiĝis Hai Pho (loko apudmara), dum la franca okupacio Faifo. Origine Hai Pho estis dividita en du urbopartoj; je la transa flanko de la "Japana ponto" situis japana setlejo.
Hội An | |||||
---|---|---|---|---|---|
provinca urbo de Vjetnamio • urbego • havenurbo | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 121 716 (2008) [+] | ||||
Loĝdenso | 2 029 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | , 108° 20′ O 15.877669444444108.3326515° 53′ N, 108° 20′ O [+] | ||||
Alto | 13 m [+] | ||||
Areo | 60 km² (6 000 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+07:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Hoi An [+] | |||||
En 1999 la malnova urbo de Hoi An estas parto de la Monda heredaĵo-listo de UNESCO, kiel bone konservita ekzemplo de Sud-oriente azia komerca urbo el la 15-a ĝis la 19-a jarcento, kun konstruaĵoj kiuj montras unikan mikson de lokaj kaj eksterlandaj influoj. Ekzemplo de tio estas la 'Japana ponto' (Chùa Cầu).
Hội An konsistas el naŭ phường-oj kaj kvar xã-oj:
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Hội An (Quảng Nam), which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.