La movado Hòa Hảo estas religia tradicio bazita sur la Budhismo, fondita en 1939 por Huỳnh Phú Sổ, profeto kaj mistikulo de la provinco de An Giang, situanta en la delto de la rivero Mekongo, en Suda Vjetnamio.
Liaj sekvantoj konsideras Sổ kiel profeton kaj vivantan Budhon, destinitan por savi la homaron de suferoj kaj protekti la vjetnaman popolon. La tradicio Hòa Hảo estas daŭrigo de la budhisma instruado de la 19-a jarcento konata kiel Bửu Sơn Kỳ Hương. Grava ĉefaĵo de la movado Hòa Hảo estas ĝia emfazo de kamparanoj, ekzempligita per la malnova slogano: "Praktiku Budhismon dum la tero." Hòa Hảo ankaŭ emfazas la praktikon de budhismo fare de laikoj hejme, anstataŭ fokusiĝi ĉefe en templo-adorado kaj ordigado. Helpo al malriĉuloj estas instigita anstataŭ konstrui pagodojn kaj plenumi multekostajn kaj luksajn ritojn. En 1939 Huỳnh verkis kvar mallongajn volumojn konatajn kiel "orakoloj" laŭ simpla kaj alirebla poezia stilo, en kiuj li disvolvas la fundamentojn kaj fundamenton de sia religia doktrino. La religia movado fondita por Huỳnh Phú Sổ postvivis la morton de sia fondinto. Nuntempe la movado Hòa Hảo havas plurajn milionojn da partianoj tutmonde.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Hòa Hảo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.