Guŝo

Guŝo, aŭ legumeno, estas unufaka malfermfrukto de la fabacoj, estiĝanta el unuopa fruktofolio kaj havanta du partojn (valvojn), kiuj disiĝas ĉe maturiĝo.

Guŝsemoj estas vastege uzataj kiel homa kaj bruta nutraĵo. La plej konataj specoj de guŝsemoj nomiĝas faboj kaj fazeoloj. Oni ne konfuzu guŝon kun silikvo, la dufaka malfermfrukto de brasikacoj.

Guŝo
guŝo de pizo
Guŝo
guŝo de Robinio

Uzado

Guŝo 
Guŝsemoj

Fabacoj povas esti kultivataj por pluraj agrikulturaj celoj, interalie furaĝo, homa manĝo, floroj, medicinaj, industriaj, viva sterko, kaj ligno. Kultivataj specioj plejparte plenumas po pluraj funkcioj laŭ la grado de matureco kiam oni rikoltas ilin.

Homa konsumado

Guŝo 
Ĵus elfositaj arakidoj (Arachis hypogaea), ekzemplo de nedehiska guŝo

Semguŝoj estas kultivataj por la semoj, kiujn homoj manĝas aŭ manĝigas al aliaj bestoj aŭ uzas por la produktadon de oleoj. Semguŝoj interalie estas faboj, fazeoloj, lentoj, lupenoj, pizoj, kaj arakidoj.

Guŝoj estas esenca ingredienco en multaj veganaj anstataŭaĵoj de viando kaj laktaĵoj. Ilia uzado kiel planta fonto de proteino kreskas en la monda merkato.

Nutra valoro

Guŝoj estas signifa fonto de proteino, dieta fibro, karbonhidrato, kaj dietaj mineraloj; ekzemple, 100-grama porcio da kuiritaj kikeroj enhavas 18% de la uson-kanada Ĉiutaga Kvanto de proteino, 30% de dieta fibro, 43% de foliata acido kaj 52% de mangano.

Guŝoj estas elstara fonto ankaŭ de rezista amelo, kiujn malkonstruas bakterioj en la dika intesto, produktante mallongaĉenajn grasacidojn (kiel buteratan acidon), kiuj estas uzataj de intestaj ĉeloj por produkti nutran energion.

Kuirado

Nur kuiritaj guŝoj estas manĝeblaj, ĉar nekuiritaj enhavas toksaĵojn. Unue, ili enhavas tripsinan inhibilon, kies ĉefa tasko, ekz. por la sojo, estas protektado kontraŭ insektoj. Tripsino estas unu el la digestaj enzimoj, kaj nekuiritaj guŝoj povas kaŭzi gravajn digestajn problemojn.

Alia problema substanco en guŝoj estas lektinoj. Ili kaŭzas koaguliĝon de rosaj globetoj - globetparietoj enhavas sukerojn, al kiuj lektinoj facile ligiĝas. La kialo de ĉeesto de lektino en guŝoj ĝis nun ne estas klara.

Ambaŭ nomitajn toksajn substancojn eblas elimini per macerado kaj bolado. Tempo de macerado estas 12 horoj, poste necesas elverŝi la akvon kaj boligi guŝojn en freŝa akvo. La kvanton de toksaj substancoj eblas malaltigi per ĝermado.

Guŝakvo estas la resta akvo post guŝkuirado. Ĝi estas utila por anstataŭi ovojn en la vegana kuirarto. Oni povas uzi guŝakvon por kuiri meringojn, ekzemple.

Referencoj kaj notoj

Tags:

Guŝo UzadoGuŝo Referencoj kaj notojGuŝoBrasikacojFabacojFaboFazeoloMalfermfruktoSilikvo

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Strasburgo23-a de septembroBrita imperioEsperantidojJean-Antoine HoudonRomoOtomana Imperio1-a de septembroUsona piedpilkadoVoksignoBoksadoManoJapana lingvoBaiduSundiata Keita19-a de septembroMuhammad AliVideoludoLeszek KordylewskiBiasca (stacidomo)Franca respublika kalendaroGoogleInternacia sistemo de unuojHewlett-PackardJohn Millington SyngeFormortoKolaĝoMiyoshi EtsuoListo de homaraj heredaĵoj en PanamoTragedio de ĈurapĉaElektra motortrajnoĜiziaAerodromoNe-registara organizaĵoAtenoHerliesHorzonoBirdojSenkontesta mondĉampiono (boksado)MajoTajlandoSatanoBosnio kaj HercegovinoMonda Boksa KonsilioLisbono2007Iris MurdochArne, la ĉefidoGeografia koordinatsistemoBjørnstjerne Bjørnson19-a de decembroKanadoAprilo de 2010MuziknotoCifereca objekta identigiloParizoLaosoPastoAnalogio31-a de decembroMalneta enlanda produktoEFree Press Unlimited3FBulgara lingvoL’ AvaruloRené Maheu🡆 More