Ternukso

La ternukso (Arachys hypogea), nomata ankaŭ simple arakido aŭ araĥido, estas vaste kultivata en tropikaj kaj subtropikaj landoj, malalta unujara herbo kun 3-folieraj folioj kaj kun flavaj aŭ flavruĝaj floroj unu-ĝis-kvar-ope akselaj; post fekundiĝo de la floro, la pedunklo de la guŝo longiĝas kaj kurbiĝas malsupren enterigante la junan guŝon, kiu subtere kreskos.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ternukso
Ternukso
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Fabaloj Fabales
Familio: Fabacoj Fabaceae
Subfamilio: Faboideoj Faboideae
Tribo: Aeschynomeneae
Genro: Arakido Arachis
Specio: A. hypogaea
Arachis hypogaea
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
Ternukso
Ternukso
vdr
Ternuksoj, rostitaj
Nutra valoro po 100 g (3,5 uncoj)
Energio 590 kkal   2450 kJ
Karbonhidrato 21.51 g
- Sukeroj 4.18 g
- Fibro 8.0 g
Graso 49.66 g
- saturitaj grasoj 6.893 g
- mononesaturitaj 24.64 g
- polinesaturitaj 15.694 g
Proteino 23.68 g
Akvo 1.55 g
Vitaminoj
Tiamino (B1-vitamino)  0.438 mg 34%
Riboflavino (B2-vitamino)  9.8e-2 mg 7%
Nikotina acido (B3-vitamino)  13.525 mg 90%
Pantotena acido (B5-vitamino)  1.395 mg 28%
Piridoksino (B6-vitamino)  0.256 mg 20%
Foliata acido (B9-vitamino)  145.0 μg 36%
Ĥolino  55.3 μg 11%
E-vitamino  6.93 mg 46%
Mineraloj
Kalcio  54.0 mg 5%
Fero  2.26 mg 18%
Magnezio  176.0 mg 48% 
Mangano  2.083 mg 99% 
Fosforo  358.0 mg 51%
Kalio  658.0 mg 14%
Zinko  3.31 mg 33%
Procentaĵoj rilatas al usonaj
rekomendoj por plenkreskuloj.
Fonto: USDA Nutrient database angle

La arakido estas neotropisa, brazil-argentin-devena planto, kiu atingis Eŭropon en la 19-a jarcento.

La planto estas unujara, moltiga, 30-60 cm alta, varmoŝatanta. Ĝin karakterizas:

  • pinataj folioj (pare kunmetitaj sur komuna akso)
  • etaj, solaj, flavaj, memfekundigaj floroj kun longa pedunklo, kiu post la polenado subenkliniĝas tiel ke la floro penetras la teron kaj tie (6–10 cm profunde) evoluas la frukto
  • la frukto estas fermita, malglata, iom blova, plurgrajna guŝo

La grajnoj estas tre oleoriĉaj kaj enhavas

Pliaj avantaĝoj estas:

  • ankaŭ ĝia fojno estas valora (kiel ĉe trifolio)
  • rekremento de la oleoproduktado estas proteinriĉa (ankaŭ arakida oleo)

La grajnoj de arakido estas uzataj kiel rostitaj, kelkfoje salitaj frandaĵoj. La nutraĵindustrio ankaŭ uzas ilin muelitaj, aŭ plengrajnaj en ĉokoladoj kaj aliaj frandaĵoj.

En Nederlando kaj Usono tre ŝatata (kaj dikiga) estas la arakida butero.

La plej konata kultivisto de la arakido estis Jimmy Carter.

Arakidoj entenas signifan kvanton da resveratrolo.

Fontoj

Tags:

Arakido

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

SunoŜtaloOrgasmoBaza enspezo19842010PekkaPortugalio1967Provinco SaŭhaĝIberioSan-MarinoAl-KaidaOpera (retumilo)SirioCDATAGubernioLatina lingvoLitovioSSHSollanaHavanoĈinioMetroo de SeuloVikipedio en Esperanto6-a de martoSesimbra2024Krystyna Łuczak-Surówka1976Baza legolistoBombaŭtoArtoUkrainioFajliloŜakoHerooGrapfruktoAntikva Egiptio1835KuboBananoVikivortaroManuel HalvelikArkitekturoZamenhofa TagoSingapuroKairoPentrartoMuzeo Halo de PilgrimintojAmoro2042Blua GlobetoVojaĝo al KazohinioInformo-rehavigoUzbekioProksimaĵoj ValencioLernejoFilipinojMozilla FirefoxKvadrata kilometroVatikanoOšupisPakistano🡆 More