La Golfa Marfluo estas varma, rapide fluanta marfluo en la atlantika oceano.
Pro la varmotransporto ĝi efikas kiel granda hejtilo, danke al kio grandaj partoj de okcidenta kaj norda Eŭropo, kiel Irlando, Britio kaj Skandinavio havas multe pli varman klimaton ol ilia latitudo supozebligas.
La Golfa Marfluo movas ĝis po 1,5 ⋅ 108 kubajn metrojn da akvo sekunde, tio estas pli ol 100-oble la kvanto de ĉiuj riveroj de la mondo. Ĝi transportas ĉirkaŭ 1 petavaton da energio. Tio estas la energio de ĉirkaŭ 1 miliono da nuklearaj fabrikoj.
La Golfan Marfluon nomis tiel Benjamin Franklin kaj temas pri la Meksika Golfo. Antaŭe oni nomis ĝin Florida Marfluo, kaj sur mapoj de la 16-a kaj 17-a jarcentoj troviĝas la nomo Bahama Kanalo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Golfa Marfluo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.