Gigantkukurbo aŭ laŭ NPIV potirono (Cucurbita maxima) estas kultivata plantspecio el la familio de la kukurbacoj (Cucurbitaceae).
Ĝi liveras la plej grandajn fruktojn de la planta regno.
Gigantkukurbo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Cucurbita maxima DUCHESNE eks- POIR. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La gigantkukurbo povas esti distingita de la aliaj kukurboj per jenaj karakterizaĵoj: la fruktotigo estas mola, ronda, ofte korkeca kaj larĝiĝas ĉe la bazo. La tigo estas mola kaj ronda. La folioj estas lobaj kaj molaj. La semoj estas blankaj ĝis brunaj, ofte dikaj. La surfaco de la semoj ofte estas sulka. La hilumo estas oblikva.
La gigantkukurbo estas unujara, herba planto kun longaj grimpantaj tigoj. Kelkaj kultivataj formoj kreskas arbustece. La planto formas grimpotigojn. La tigo estas ronda kaj mola. La alterne starantaj folioj havas pedunklon. La foliplato estas preskaŭ ronda kaj apenaŭ loba.
La unuseksaj floroj estas radiosimetriaj. La petaloj estas turnitaj al ekstero.
La pedunklo estas mallonga, spongeca kaj preskaŭ cilindroforma. La fruktoj estas kirasberoj kaj tre malsamaj. Ili povas pezi plurajn centojn da kilogramoj. La koloro varias inter oranĝkolora, verda aŭ griza, la surfaco estas glata aŭ sulka. La semoj estas ofte grandaj, dikaj, blankaj aŭ brunaj.
La kromozomnombro estas 2n = 40.
La natura formo hejmiĝas en Argentino kaj Urugvajo. En antaŭkolumba tempo ĝi estis disvastigata en tuta Sudameriko. Hodiaŭ ĝi estas kultivata tutmonde. La gigankukurbo toleras pli da malvarmo ol la aliaj kukurbo-specioj, sed ne toleras longajn frostajn periodojn. Ĝi tial estas kultivata en plej altaj latitudoj kaj en plej altaj regionoj ol la mosko- kaj ĝarden-kukurbo.
La sovaĝa formo estas laŭ (NAUD.) FILOV en subspecio Cucurbita maxima subsp. andreana. La sovaĝa formo havs amarajn fruktojn.
La kultivataj formoj estas kunigitaj en jenaj kultivargrupoj:
Unuopaj kultivaroj:
Ambaŭ liveras grandajn, oranĝajn fruktojn ĝis 100 kg. ‘Prizewinner’ havas speciale belan koloron.
La „fruktkarno“ estas uzata por fari kukon aŭ por fari konservaĵon. El ĝi eblas fari supon. Ofte la frukto estas uzata por fari el ĝi lanternon por haloveno.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Gigantkukurbo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.