La gaŭlo-latinida lingvaro estas subgrupo de la Okcidenta latinida lingvaro ene de la latinida lingvaro, kiu mem estas branĉo de la hindeŭropa lingvaro.
Inter la gaŭlo-latinidaj lingvoj estas la
La gaŭlo-latinidaj lingvoj evoluis el la parolata latina lingvo, kiu post la kolapso de la Romia Imperio iom post iom iĝis la vulgara latino. La nomo "gaŭlo-latinida" aludas al la kelta popolo de Gaŭloj, kiuj historie setlis en la regiono de la nuntempaj gaŭlo-latinidaj lingvoj kaj je alta grado influis la regionan variaĵon de la latina lingvo.. La teritorio de la gaŭlo-latinidaj lingvoj latine nomatas Galloromania.
Multaj lingvistoj kalkulas ankaŭ la katalunan lingvon inter la gaŭlo-latinidaj lingvoj, aliaj listiĝas ĝin kiel membro de la ibero-latinida lingvaro. Unuflanke ekzistas proksima parenceco inter la kataluna kaj la okcitana lingvoj – la kataluna havas pli da fonologiaj kaj leksikaj komunaĵoj kun la okcitana lingvo ol iu ajn alia lingvo de la Iberia duoninsulo. Aliflanke tamen la kataluna en multaj ecoj forte parencas al la aliaj membroj de la ibero-latinida lingvaro. Temas do iusence pri "pontolingvo" inter la gaŭlo- kaj ibero-latinidaj lingvoj. La lingva teritorio – inkluzive de la valencilanda lingvo kaj la dialektoj de la Balearaj insuloj - ampleksas la orientan parton de la francaj Pireneoj, la nordorienton de la Iberia duoninsulo kaj la menciitajn Balearajn insulojn en la okcidenta Mediteranea Maro. Ekzistas pli ol 10 milionoj da homoj, kiuj bone komprenas la katalunan lingvon, kaj pli ol 7 milionoj, kiuj aktive parolas ĝin.
"Mozel-latinida lingvo" oni nomas lingvon fine de la epoko de la Romia Imperio, kiu ekestis en la romia provinco Gallia Belgica inter la riveroj Mozelo kaj Saro – regiono loĝita de keltlingvanoj. Post kolapso de la Romia Imperio frankoj enmigris en la regionon. Malgraŭ la ekdomino de la franka, do ĝermana lingvo iuj latinidaj lingvoinsuloj vivis ĝis dum la 11-a jarcento.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Gaŭlo-latinida lingvaro, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.