La gaŭlo-itala lingvaro estas grupo de lingvoj apartenantaj al la latinida lingvaro.
Alia lastatempa nomo, enkondukita de la lingvisto Geoffrey Hull en 1982, estas padana.
Tradicie parolita en norda Italio, suda Svislando, San-Marino kaj Monako, plejmulto el la gaŭlo-italaj lingvoj kolapsis en ĉiutaga uzo al itala. La vasta plimulto de nunaj parolantoj estas dulingvaj kun la itala. Tiuj lingvoj daŭre estas parolitaj de kelkaj enmigrintoj en landoj kun itala deveno. La Ligura estas konata en Monako kiel monaka lingvo.
La venecia lingvo estas kutime konsiderita kiel ano de malsama dialektokomunumo, dum kelkaj publikaĵoj lokigas ĝin inter la gaŭl-italaj dialektoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Gaŭlo-itala lingvaro, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.