En populara kulturo, franĉizo (el la angla franchise (aŭ media franchise), respektive franca franchise; libera) estas la permeso (licenco, koncesio) uzi kopirajtitan materialon kontraŭ pago al la kopirajthavanto.
La franĉizita materialo ofte estas popularaj fikciaj roluloj kaj eroj rilataj al ili. La vorto franĉizo povas ankaŭ esti uzata por la tuta fikcia universo ligita al tiuj roluloj. Kelkaj konataj, tre popularaj franĉizoj estas ekzemple Harry Potter, Star Wars, Star Trek, Batman, James Bond, Tomb Raider, Jurassic Park, Hello Kitty, Frozen, Pokémon, Donaldo Anaso, Mez-Tero, Muminvalo ktp.
La franĉizita materialo povas esti uzata en plej variaj manieroj, ekz-e: en novaj rakontoj, libroj, bildstrioj, filmoj, videoludoj, ludiloj; konstrumodeloj, ludfiguroj; aŭ simple surpreso de figuroj aŭ logotipoj sur ajnaj varoj kiel skribiloj, tasoj, sakoj, vestoj, ktp.
Firmao kiu produktas popularan kinofilmon povas kelkfoje profiti pli el la franĉizo de rilataj varoj ol el la venditaj kinobiletoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Franĉizo (populara kulturo), which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.