Hello Kitty (japane ハローキティ, Harō Kiti, plennome: Kitty White) estas fikcia kat-forma figuro de la japana firmao Sanrio.
La angla frazo Hello Kitty signifas „Saluton, kateto“.
Hello Kitty | |
---|---|
anthropomorphic cat • pupo • fictional felids | |
Kreita de | Yuko Shimizu |
Rolita de | Megumi Hayashibara |
En TTT | Oficiala retejo |
Informoj | |
Sekso | ina |
Loĝloko | Londono |
La figuro Hello Kitty estas stiligita prezento de eta blanka kato. Ofte nur la kapo estas montrata. Ĝi portas kolorajn bantojn, florojn aŭ simile ĉe la maldekstra orelo, kaj malhavas buŝon. La figuro estas protektita kiel varmarko. Multegaj produktoj estas per-licence surmerkatigitaj kun tiu figuro, kiu ekzempligas la japanan "kawaii"-kulturon (proks. "dolĉa, ĉarma, dorlota, infaneca").
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Hello Kitty, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.