Fráňa ŠRÁMEK (naskiĝis la 19-an de januaro 1877 en Sobotka, mortis la 1-an de julio 1952 en Praha) estis ĉeĥa poeto kaj verkisto, reprezentanto de la generacio de anarkiismaj ribeluloj kaj de la plej pura kaj konsekvenca impresionismo en roman-verkado.
Fráňa Šrámek | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 19-an de januaro 1877 en Sobotka | ||||
Morto | 1-an de julio 1952 (75-jaraĝa) en Prago | ||||
Tombo | Sobotka vd | ||||
Lingvoj | ĉeĥa vd | ||||
Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Miloslava Hrdličková-Šrámková vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto • poeto • dramaturgo vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Arĝenta vento ❦ Luno super rivero vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li naskiĝis en Sobotka, malgranda urbo en nordorienta Bohemio, en la familio de impostoficisto. Kun ĝi li transloĝiĝis en 1882 al Zbiroh kaj en 1885 al sudbohemia urbo Písek, kies etoso senteble influis lian verkaron kaj en kiu okazas granda parto de liaj teatraĵoj kaj romanoj. Dum siaj studentaj jaroj li vivis en la domo U koulí (Ĉe kugloj) n-ro 31 ĉe la konata eksa Pordego al Putim. En 1894 li transloĝiĝis al Roudnice nad Labem, kie li pasigis sian abiturientan ekzamenon.
En 1899 li ekis unujaran militservon, kiu kiel puno estis por li je unu jaro plilongigita. Jam tiam manifestiĝis liaj kontraŭmilitismaj sintenoj. Post fino de la militservo li ekstudis juron, kiun li tamen ne finis. Poste en 1903 li komencis dediĉi sin al ĵurnalismo kaj literaturo.
Li venis al Prago kaj kvankam li poste vivis tie jam daŭre, por ĉiam konservis en si la ebrieton per la dolĉa kamparo. En la ĉefurbo li aliĝis al la gazeto Nový kult (Nova kulto), kies gvidanta personulo estis Stanislav Kostka Neumann. Li kontribuis al diversaj ĵurnaloj kaj redaktis la gazeton Práce (Laboro). En 1905 li estis dufoje arestita, pro partopreno en kontraŭmonarkiaj demonstracioj kaj pro sia kontraŭmilita poemo Píšou mi psaní (Ili skribas al mi la leteron).
Dum la unua mondmilito li devis soldatiĝi kaj ekmarŝis al la rusa fronto. En septembro 1914 li estis pro revmatismo en la malsanulejo, en junio 1915 li soldatservis en Italio kaj Rumanio. Finon de la milito li transvivis en taĉmento de soldata gazetaro en Vieno.
Ekde duono de la 30aj jaroj li arte eksilentis. Dum la dua mondmilito, onidire prosteste kontraŭ faŝismo, li preskaŭ ne forlasis sian loĝejon en Prago. Post la milito li vivis kiel solulo, kun escepto de siaj reguloj vizitoj en sia naskiĝregiono. Li kreis solece ekster iuj ajn literaturaj grupoj.
En 1946 pro siaj artaj meritoj li estis proklamita nacia artisto. Li forpasis la 1-an de julio 1952 en Prago.
Verkaro de Šrámek estis influita de impresionismo kaj de kontraŭmilitaj ĝis pacifismaj sintenoj. Li engaĝiĝis en anarkiisma movado kaj estiĝis grava reprezentanto de t.n. generacio de anarkiismaj rebeloj. Liaj verkoj forte influis la junulojn en periodo inter la du mondmilitoj. Pluraj liaj poemoj estis ankaŭ muzikigitaj.
La elstara talento de Šrámek estas lia lirismo. En liaj komencaj verkoj aperas motivoj de erotika seniluziiĝo, skepsio kaj sento de vanteco, streĉita senta etoso. Pli poste li inklinas al bazaj vivvaloroj kaj manifestiĝoj de la homa natureco. Lia prozo havas poeziajn trajtojn, samtempe li transprenas influojn de naturalismo kaj ekspresionismo. Lia poezia sinesprimado estas forte emocia, mallongigeca kaj ĉerpanta ankaŭ el popola lingvaĵo, precipe el la urba folkloro.
La ĉefaj temoj de la verkoj de Šrámek estas: naturo, kontraŭstaro al milito kaj amrilato de junuloj ne kapablaj subiĝi al tiamaj konvencioj.
Kiel klasikaĵoj de la ĉeĥa literaturo estas konsiderataj liaj romano Arĝenta vento (Stříbrný vítr) pri adoleskado, poemaro Kluzo (Splav) kaj dramo Luno super la rivero (Měsíc nad řekou), en 1953 kaj 1954 sukcese filmitaj de Václav Krška.
»Lia luma kaj neelĉerpeble imagema impresionismo venkas ĉie, kie epidermo, nervoj, sensoj reakcias je la senpera atako de la perceptoj de l' ekstera mondo; kie juna estaĵo en dolĉa kaj nerespondeca ekstazo dediĉas sin al la nerifuzebla voko de sento, sekso, fantazio kaj aventuro; kie la spirito dissolviĝas en animaleco kaj la realo en la koloraj vaporoj de plezurplenaj imagaĵoj.« (Arne Novák)
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Fráňa Šrámek, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.