La nacia flago de Grekio konsistas el naŭ samlongaj horizontalaj strioj el blua kaj blanka koloroj, kies supera strio estas blua.
En la supra parto plej proksime de la hisflanko troviĝas blua kvadrato kun blanka kruco kiu estas simbolo de la Greka Ortodoksa Eklezio. La proporcio de la flago estas 2:3.
Flago de Grekio | |
---|---|
nacia flago | |
Lando | Grekio |
Kromnomo | "I Galanolefki" (La Blua kaj Blanka) |
Uzo | 111111 |
Proporcio | 2:3 |
Oficialigo | 22-a de decembro 1978 |
La naŭ strioj reprezentas la kvanton da silaboj de la frazo "Έλευθερία ή Θάνατος" (E-lef-the-rì-a i Thà-na-tos) kiu signifas “libereco aŭ morto”, kiu estas la nacia devizo.
La blua kaj blanka koloroj havas multajn interpretojn: la maro kaj la marondoj, ĉielo kaj nuboj kaj ankaŭ la tradiciaj koloroj de la grekaj vestaĵoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Flago de Grekio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.