Fablo estas rakonto, plejofte versa, en kiu agas kaj parolas bestoj aŭ objektoj, kaj per kiu oni prezentas moralinstruon, ordinare formulitan komence aŭ fine.
La fabloj estas unu el la plej malnovaj literaturaj ĝenroj. Iliajn ŝpurojn ni trovas jam en la Gilgameŝa epopeo aŭ ekzemple en la Biblio (Juĝistoj 9,7 - 16).
Konataj fablistoj estas: Ezopo, Fedro (fablisto), Johano de La Fonteno kaj Ivan Krilov
En Esperanto aperis interalie jenaj kolektoj de fabloj:
Jen ekzemplo de Kálmán Kalocsay el Ezopa saĝo :
La vulpo kaj la vinbero
Allogis la vinbero, sed estis iom alte.
La vulp' klopodis longe, por ĝin atingi salte,
sed ne sukcesis, lacis, rigardis ĝin, avida
finfine ŝultrotiris, dirante: "Eh, acida!"
Ekzistas proverbo pri fablo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof:
|
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Fablo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.