Gvidanto estas, ĝenerale, neformala titolo de homoj, kiuj fakte estras landoj, ĝenerale respublikoj, eks-respublikoj aŭ reĝlandoj kun tre malfortaj reĝoj.
La ĉefa diferenco de gvidanto kaj simpla diktatoro aŭ kaŭdilo estas sia persona valoro, reala aŭ ne. Gvidanto aperas en tre speciala historia momento por "savi" nacion kontraŭ fremdaj malamikoj, aŭ kiel ĉefoj de revolucioj. Gvidantoj estas ĉiam karismaj homoj, tre popularaj, sen kompromisoj kun antaŭloj, kaj, ĝenerale, siaj sekvantoj ne sukcesas atingi similan popularecon kaj falas iom post la morto de la gvidanto.
Führer [ˈfyːʀəɐ] estas germana vorto kiun oni laŭvorte povas traduki al gvidanto. Adolf Hitler lasis sin nomi tiel en sia partio. Ekde 1934, li alprenis la oficialan titolon Führer und Reichskanzler (gvidanto kaj regna kanceliero). Je tiu okazo li, post la morto de Hindenburg, unuigis la oficojn de registarestro kaj prezidento post aranĝita plebiscito. Tiam ankaŭ la vorto fariĝis parto de nomo de multaj pozicioj en ŝtato kaj partio. Eĉ kiam la vorto estas en Germanio ĝenerale uzata, ĝi ĝis nun estas akompanata per certa socia malhonoro.
Kelkaj el tiuj prenas formalan titolon kiel "prezidento", aliaj ne. La titolon "gvidanto" prenis Adolf Hitler (Führer) kaj Benito Mussolini (Duce), iom simila estis la titolo de Francisco Franco: "Kaŭdilo de Hispanio", Mao Zedong preferis la titolon "Kvar Grandaj: "Granda Instruisto, Granda Estro, Granda Ĉefkomandanto, Granda Stiristo". En komunismaj landoj, la gvidanto povas esti "sekretario de komunisma partio".
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Gvidanto (politiko), which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.