Paul Ludwig Hans Anton von Beneckendorff und von Hindenburg (naskiĝis la 2-an de oktobro 1847 en Poznano/Poznań/Posen, mortis la 2-an de aŭgusto 1934 en la bieno Neudeck apud Resenberg) estis germana oficiro kaj politikisto.
Paul von Hindenburg | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Paul von Hindenburg | |||||
Naskonomo | Paul Ludwig Hans Anton von Beneckendorff und von Hindenburg | ||||
Naskiĝo | 2-an de oktobro 1847 en Posen, Grandduklando de Poznano, Prusio | ||||
Morto | 2-an de aŭgusto 1934 en Neudeck apud Rosenberg, Orienta Prusio, Germana Regno | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | pulma kancero vd | ||||
Tombo | Elizabetapreĝejo vd | ||||
Religio | kristano luterano | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio • Reĝlando Prusio vd | ||||
Alma mater | Prusa Militakademio vd | ||||
Partio | senpartia | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Dinastio | von Beneckendorff und von Hindenburg vd | ||||
Patro | Hans Robert Ludwig von Beneckendorff und von Hindenburg vd | ||||
Patrino | Luise Schwickart vd | ||||
Gefratoj | Bernhard von Hindenburg vd | ||||
Edz(in)o | Gertrud von Sperling | ||||
Infanoj | Oskar von Hindenburg | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • militisto • soldato vd | ||||
Aktiva en | Hanovro • Berlino vd | ||||
Aktiva dum | 1866– vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
2-a Regna Prezidanto de Germanio 2-a Prezidento de Germana Regno | |||||
Dum | 12-a de majo 1925 – 2-a de aŭgusto 1934 | ||||
Antaŭulo | Friedrich Ebert | ||||
Sekvanto | Adolf Hitler (kiel regna Führer) | ||||
Germana generala stabestro | |||||
Dum | 1916 – 1919 | ||||
Antaŭulo | Erich von Falkenhayn | ||||
Sekvanto | Wilhelm Groener | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Hindenburg havis karieron antaŭ la unua mondmilito, pensiiĝis kaj estis reaktivigita por tiu milito. Danke al bataloj por defendi Orientan Prusion, li fariĝis fama. Kune kun Erich Ludendorff li estis dum du jaroj iuspeca diktatoro de Germanio.
De 1925 ĝis sia morto li estis la dua prezidento de la Vajmara Respubliko. Dum la unuaj jaroj li plenumis sian rolon kiel la konstitucio intencis. Sed ekde 1930 li subtenis la registaron per specialaj dekretoj kaj tiel fakte transprenis la leĝodonadon.
La 30-an de januaro 1933 li nomumis Adolf Hitler regna kanceliero de Germanio. Per tio komenciĝis la aktiva fazo de la nazia potencopreno en Germanio.
Mortinta en 1934, lia korpo estis entombigita en speciala honora monumento en Orienta Prusio. Oni forportis la ĉerkon kun la korpo en 1945 al okcidento. Nun lia tombo estas en Marburg ĉe la rivero Lahn en la Elizabeta preĝejo.
Hindenburg estis la sola prezidento de la Vajmara Respubliko, kiun elektis la popolo:
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Paul von Hindenburg, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.