Esplorado estas la ago de serĉado aŭ vojaĝado por la celo de malkovrado de nekonataj lokoj kiel kosmo (spacoesploro) aŭ fremdaj landoj.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Esploro. |
La ago ankaŭ aludas al la ago de serĉado de specifaj fizikaj naturaĵoj kiel akvo, oro, aŭ nafto, aŭ abstraktaĵoj kiel informo. Tiu kiu esploras estas esploristo; kaj por ne konfuzi kun scienca esploristo, la termino esplorvojaĝisto oportunas.
Esplorado estas tiel aĝa kiel homaro, tamen ĝia alta punkto estas ofte konsiderata esti la Epoko de Esplorado, kiam eŭropaj navigistoj vojaĝis tutmonde.
Kutime oni uzas en geografio kaj historio la terminon esplorado por referenci al la agado de esploristoj kiuj veturas tra regionoj fremdaj por la kulturaj medioj de kiuj ili devenas, sen depende de la fakto, ke ofte jam vivas homoj en tiuj regionoj de propraj indiĝenaj kulturoj. Tio estis partikulare ofta en Afriko ĉefe dum la 19-a jarcento, sed ankaŭ multe antaŭe pro ekonomiaj kaj politikaj celoj.
Libron dumlonge ne eldonitan pri esplorvojaĝo al Afriko, en kiu ludas rolon ankaŭ Esperanto, verkis Jules Verne. La franca titolo estas "Voyage d'études"; tradukis al Esperanto István Ertl.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Esplorado, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.