Esperanto-Movado En Irano

Irano, lando de Azio, antaŭe nomata Persio, havas delonge viglan esperantistan movadon.

Frua periodo

Laŭ la Enciklopedio de Esperanto de 1934:


Esperanto-Movado En Irano  Esperanto-Movado En Irano 

Esperanto-Movado En Irano 
Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon EdE en la artikolon.

Esperanto-Movado En Irano 

Esperanto-Movado En Irano 

Persujo, Azio. La unuaj pioniroj estis (laŭ UEA-Jarlibro 1928) M. Abesgus, (rusa bankoficisto) en Teheran, 1901, E. Rebrik en Recht kaj A. Ter Hovhanisians en Tabriz. En 1910 la ĵurnalo „Begar" presis artikolojn pri E. Nur en 1911, kiam Abdul Baha, la ĉefo de la bahaismo, proklamis, ke ĉiu ano de la movado devas lerni E-n, aperis en la lando intereso al la lingvo kaj komenciĝis ĝia propagando. En 1912 en Tabriz oni aranĝis E-kurson kaj ĉiusemajnajn kunvenojn, gazeto „Karadag" en 1913 parolis ofte pri E. En 1913 E-istoj en Tabriz intencis eldoni prop. gazeton sed la registaro ĝustatempe komprenis la „danĝeron" kaj anstataŭ permesi la gazeton la urbestro eldonis cirkuler-anoncon, kiu malpermesis eĉ legadon de „malutilaj" gazetoj. Tiutempe E-istoj jam estis en la urboj Tabriz, Teheran, Reŝt, Gulfa, Urmia, Meŝediser, Koĉan, Ardebil, kaj Sovuĉbulag. En 1914 E-n energie propis en Teheran la bahaano Princo Bahmen Sidani kaj Resser, rusa bankoficisto. Ili laboris dise, longe nenion sciante pri la laboro unu de la alia, nur en 1916, konatiĝinte, ili agadis kune. Ŝidani tiam havis 10 E-istajn instruistojn en la urbo kaj 100 gelernantojn. De tiam la movado ĉiam altiris novajn batatantojn. En 1925 fondiĝis grupoj en Sultanabad (Vaghinak Sarkisjan kaj Reza Tahert gvidis kursojn) kaj en Tabriz (Ati Akber Nemseĉi). Laŭ la Dietterle-statistiko en 1928 E-istoj estis en 8 lokoj de la lando. Laŭ ICK-raporto en 1930 Darjus-Nemseĉi (Tabriz) „faris eksterordinaran oferon per aperigo de la persa ŝlosilo en 6.000 e-roj". En 1933 UEA-del. troviĝas en Espahan, Recht, Sultanabad, Tabriz kaj Teheran. E-lerniloj en persa lingvo aperis de Ŝidani (1915, 16 p., 1923 112 p.), Tabatadi Seid Shafi (1920, 64 p.) kaj lernolibro trad. de Becker kaj Grosjean-Maupin (1927, 194 p.)

I. ŜIRJAEV.


Nuntempe

La Irana Esperanto-Asocio (IREA) estas la Landa Asocio de UEA en Irano. La asocion en 1996 fondis Reza Torabi, Abbas Bagestani, Fariba Nuri Maĝd, Azar (Zahra) Karimi, Abbas Ĥosroabadi kaj Hamzeh Ŝafii. La oficiala organo de IREA estas la revuo Irana Esperantisto.

Junulara sekcio de IREA nomiĝas Irana Esperantista Junulara Organizo. La kerno de IREA baziĝas sur IREJO kaj eĉ en la jarlibro de UEA oni fondjaron konsideras 1993 (la apero de IREJO).

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Notoj

Tags:

Esperanto-Movado En Irano Frua periodoEsperanto-Movado En Irano NuntempeEsperanto-Movado En Irano Vidu ankaŭEsperanto-Movado En Irano Eksteraj ligilojEsperanto-Movado En Irano NotojEsperanto-Movado En IranoAzioPersio

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Aprilo de 2024Muzeo en la alpafadejo (Zella-Mehlis)XXXSârbi (Fărcașa)ŜnurbankalsonetoGoogle DoodleDublinoListen to WikipediaTorri di QuartesoloAŭzajoĜermolisto de germanaj esperantistojMetroIsabelle AdjaniMidzadoOpen Knowledge FoundationŜarko26-a de apriloBankrotoDodekano16-a de apriloArmena lingvoTaylor SwiftArianismoListo de komunumoj en distrikto Bihor3-DekinoZaragozoTuberkulozoGadmesoNational Center for Biotechnology InformationSankta KompanioArdenojAleșdAlbert EinsteinTeroAlbiș (Buduslău)Puba montoHumphrey TonkinVolapukoPu SonglingValencio (provinco)BerlinoGyula BarthosBenito MussoliniVikivortaroParolsintezoMoncofaFemurfendoBarata muzeo (Kolkato)LibreOfficeJoachim Wanke1922ContactĈeĥioYoussef HindiVikipedio10 HigiaDimanĉoPeleoHutia movadoSalvadoroGamelanoProksimaĵoj ValencioVirina seksa mutiladoGramatiko🡆 More