Esperantaj Idiotismoj

La disvastigo de idiomaĵoj en Esperanto bone ilustras la fakton ke la lingvo vivas, ke ĝiaj bildoj komunikiĝas, ke ili 'parolas'.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Jen idiotismoj en Esperanto:

    Akuzativulo
    freŝa kaj avida komencinto kiu envenas plena per ideoj plibonigi la lingvon, sed kies argumentoj suferas pro tuta manko je akuzativo
    Bonan tageron! ("Bonan tag-er-on")
    uzata en la retaj babilejoj, kie la tempo laŭ malsamaj uzantoj povas ege varii
    Bonantagulo
    ŝerce uzata por paroli pri komencantoj kies nivelkapablo limiĝas al salutvortoj, aŭ por paroli pri diskutanoj kiuj ĉefe salutas
    Ĉava
    sensenca, malsenchava aperis pro h-sistemo kie oni povas legi senchava kiel senĉava kaj uzatas neofte pro ĝia noveco.
    El ies vidpunkto
    laŭ ies opinio, laŭ ies maniero koncepti la mondon: "El mia vidpunkto, la kirgiza estas stranga lingvo"
    Forfikiĝu!
    ĉesu tedi min! (el la angla k la rusa, maldelikata/ofendema)
    Ĝis!
    ĝis revido!
    Ĝisoste/a, ĝisostulo
    Tre fervore/a; persono, kiu laŭ sia konvinko persiste agemas strebas kaj ne cedas, ofte kun konservativa aŭ dogmema tendenco, pri ĝi oni diras: "Li/ŝi estas ĝisosta esperantisto!"
    Kvazaŭ prototipo de ĝisostulo estis rigardata de multaj Théophile Cart.
    Idista historio
    esperanta blago mokanta la idistojn.
    Tranĉi la kapon de iu
    Altigi la prezon de io.[mankas fonto]
    Jam temp' está
    Jam estas tempo! Ni komencu! Ni iru! ktp. (La frazo venas de Pra-Esperanto)
    Kabei
    estinte tre aktiva esperantisto, forlasi la movadon (kiel faris la grava aŭtoro Kabe)
    Kaj la akuzativon!
    sarkasma diro post longa listo de substantivoj esprimitaj senakuzative: "Ni bezonas paco! saneco! vivo! interkompreno!" "Kaj la akuzativon!"
    Kielvifartasulo
    ulo kapablas diri nur la frazon "Kiel vi fartas?" (= eterna komencanto)
    Kiomas?
    kioma horo estas?
    Kompreneble!
    esprimas konsenton.
    Krokodili
    en Esperanta medio paroli en lingvo alia ol Esperanto, kiu estas la gepatra lingvo de ĉiuj ĉeestantoj.
    Malĉasti
    seksumi (= fari malĉastan agon)
    Malĉu
    ĉu ne; ofte uzata kiel ŝerca demando, "Ĉu aŭ malĉu?"
    Maltrinkejo
    necesejo
    Maltrinki
    urini
    Al mil diabloj!
    damne!; diable!
    Ne povi ne
    devi, esti obsedata pri io; "Mi ne povas ne admiri vin!" = "Admiri vin obsedas min"/"Mi admiregas vin"
    Ni fosu nian sulkon
    ni faru nian laboron sen nervoziĝi pro kritikoj kaj cirkonstancoj (citaĵo de Théophile Cart)
    Povus esti simple ...(sed estas ne)
    ironia komento laŭ kantoteksto de Persone
    Sed tute ne gravas
    ironia komento laŭ kantoteksto de Amplifiki
    Ŭaŭ
    "ŭaŭ" estas ŝerca esperanta traduko de la angla vorto "wow"
    Veni al iu en la kapon
    ekhavi ideon ; "venis al mi en la kapon kisi ŝin"
    Volapukaĵo
    io stulta aŭ nekomprenebla (priŝerco de la konkursinta lingvo Volapuko) ; "estas por mi volapukaĵo" inter aliaj ebloj = "mi tute ne komprenas tion"

Referencoj

Literaturo

  • Ilustrita frazeologio (2004, libro de Sabine Fiedler)
  • Vortludoj kaj luda komunikado en Esperanto (2008, libro de Aleksandro S. Melnikov)
  • Esperanto - lingvo de kulturo kaj personeco (2007, libro de Aleksandro S. Melnikov)

Vidu ankaŭ

Tags:

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Los-AnĝelesoAtif AslamHinduismoNaturoEkstremaj punktoj de AzerbajĝanoGo, Dog. Go! (televida serio)The New York TimesAlcalà de Xivert (stacidomo)Coraline Ada EhmkeFenil-acetaldehidoKalsonoPâncotaArmena genocidoOSI-modeloNaftoHrabyně2020AmbasadoPollandoGeografia koordinatsistemoCharlotte Alington BarnardISBNMarc van OostendorpHistorio de KanadoHronský BeňadikIslandoOntologioEsperanta literaturoTiraspoloMichael JacksonJordanoMallaviListo de studentoj en Gimnastika Universitato de BudapeŝtoCastelo BrancoKontrakto26-a de apriloPeĉoMetropoliteno (romano)Aitor AranaPiritoSan Sebastián-Donostia (stacidomo)Třtí (Sychrov)Dua MondmilitoOrganizaĵo de Iberamerikaj Ŝtatoj por la Edukado, Scienco kaj KulturoDomajna nomsistemoDesamortizaciónStacio Hashimoto (Kioto)La EsperoBelmonte (Portugalio)Johann Gregor MendelMalvola orgasmoKromproduktoŜvao1787Sud-KoreioNacia monumento de la dua mondmilitoKastelo PrielauMerloLope de VegaI2PBatuko (religio)Maho-ŝoĝoLento GoffiSandviĉo (seksumado)🡆 More