Amplifiki estis Esperanto-rokmuzik-grupo, fondita de Kim J.
Henriksen">Kim J. Henriksen, Bertilo Wennergren kaj Micke Englund en la jaro 1982. Ĝi signis la komencon de la moderna junula Esperanto-muzika kulturo. LF-koop eldonis ilian unuan kasedon en 1986; aliaj membroj de la bando tiam estas Martin Wiese, Aline Boulet kaj Isabelle Rome. Kvankam Amplifiki ne plu ekzistas, kelkaj membroj ankoraŭ estas tre famaj kaj ofte ludas ĉe Esperanto-kongresoj kun novaj grupoj, ekzemple Kim en Esperanto Desperado, kaj Bertilo kaj Martin en Persone.
Amplifiki | |
---|---|
Deveno | Danio kaj Svedio |
Ĝenroj | Rok-muziko Popmuziko |
Aktivaj jaroj | 1982 - 1995/2014 |
Eldoninto | LF-koop, Vinilkosmo |
Membroj | |
Kim J. Henriksen, Bertilo Wennergren kaj Micke Englund, pli vidu tekste | |
La nomo estas vortludo (pro enteno de la vorto fiki), kaj tiel komenciĝis tradicio de vortludado en nomoj de la Esperanto-muzikkomunumo.
Indas noti ke precipe la kantoj de la unua albumo "Tute negravas" iĝis tre famaj. Inter ili troviĝas "IS" (himno de la Internacia Seminario) kaj "Sola".
Registritaj dum la Internacia Junulara Festivalo en Kastel’ Sarda ’2014 rememoroj pri Amplifiki fare de Kim J. Henriksen, Bertilo Wennergren, Isabelle Rome, Micke Englund kaj Aline Boulet (intertempe Aline Boukortt) - Varsovia Vento Elsendoj - La mikrofona renkontiĝo kun Amplifiki.
Diskaro:
En oktobro 2018 Vinilkosmo aperigis bitan eldonon de la unua albumo de Amplifiki, Tute ne gravas kun la sama muziko sed kun nova son-vesto.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Amplifiki, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.