Eskulo (Aesculus) , ĉevalkaŝtanarbo, estas plantgenro en la familio de la Sapindacoj (Sapindaceae).
Al la genro Aesculus apartenas 12 specioj en Nordameriko, Eŭropo kaj Azio. En Eŭropo la ordinara hipokastano estas ofte plantita en kiel park- kaj alearbo. La simila nomo kun la ordinara kastaneo (Castanea sativa) baziĝas sur la morfologia simileco de la fruktoj. Ambau arboj apartenas al diversaj familioj, do ili ne estas parancaj.
eskulo | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Hipokastano, plantita kiel okulfrapa arbo en parko | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
La Eskulo-specioj estas deciduaj arboj aŭ arbustoj. La burĝonoj estas grandaj, ofte rezinhavaj. La folio estasfingroforme pinatakaj konsistas el 5 ĝis 11 folietoj. Ili havasdentata ĝis segildentan randon.
La infloreskoj estas cilindroformaj ĝis konusformaj tirsusoj kun simplaj flankbranĉoj. Brakteoj mankas. La floroj estas grandaj kaj bone videblaj. La sepaloj estas kunkreskintaj kaj formas tubon. La petaloj pofte estas malsamaj. Ili estas najlitaj, la plato estasrenverse ovforma, lanceta au spatelforma. La ovario ne staras sur ginoforo, la pistilo estas longa kaj svelta, la stigmo kunpremita kaj globforma, malofte iom loba.
L glob- ĝis pirformaj kapsulfruktoj enhavas ofte nur unu semo. La perikarpo estas plej ofte glata, malofte sulka aŭ pikilhava. Pikilhava ĝi ekzemple estas ĉe la ordinara hipokastano. La semoj havas grandecin de 2 ĝis 7 cm. La semŝelo estasbuna, la hilumo granda.
La baza kromozoma nombro estas x = 20. Folioj, floroj kaj semoj enhavas la venenan substancon ecino.
La genro Aesculus estas disvastigita sur la norda hemisfero kaj kreskas tie precipe en modervarmaj zonoj. La [[disvastiga areo estas nekuna kaj dividiĝas en tri partoj: en Nordameriko hejmiĝas sep specioj de la okcidenta ĝis la orienta marbordo, en Azio kvin aŭ ses de la Himalajo-region trans Ĉinujo ĝis Japanujo. Unu specio , la ordinara hipokastano, hejmiĝas en sudorienta eŭropo, ĝi estas ofte plantita en Eŭropo. genro hipokastano (Aesculus) estas la sola el tri genroj de la subfamilio Hippocastanoideae, kiu estas kultivata de la homo.
La genron Aesculus starigis Carl von Linné.
En Eŭropo nur unu hipokastano hejmiĝas, en Azio kaj Nordameriko troviĝas multajn speciojn.
La genro Aesculus estas dividita en pluraj sekcioj:
Ĉe eskulo ekzistas multajn specio-hibridoj, kiuj parte estas ornamlignoplantoj, ekzemple karnoruĝa eskulo (Aesculus ×carnea HAYNE, Aesculus hippocastanum × Aesculus pavia).
La genronomo Aesculus estas uzata jam de Carl von Linné. En la Antiko la latina vorto aesculus estis la nomo de durligna kverko-specio, kiu estis sankta al [[Jupitero (dio) |Jupitero]] kaj kreskis sur montoj. Das Wort bezog sich möglicherweise auf die Trauben-Eiche (Quercus petraea).
La plej multaj specioj estas rapide kreskantaj, havas dekorativajn foliojn kak estas mezgrandaj ĝis grandaj arboj (nur malmultaj specioj estas arbustoj). Eskuloj havas bone videblaj inflorekojn kun multaj koloraj floroj. Diversaj specioj estas plantitaj kiel park- ale- kaj stratarboj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Eskulo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.