En kalendaraj sistemoj, la kalkulo de la jaroj okazas de la gravaj historiaj kaj legendaj eventoj, kiujn oni konsideras komenco de konvena Erao.
Konataj estas la sekvantaj kalendaraj eraoj:
Tempokalkulo | Evento, sur kiu baziĝas la kalendara erao | Komenco de kalkulo |
---|---|---|
Bizanca kaj ortodoksa | Mita kreo de la Universo | 01.09.5509 a.K. |
Astronomia | Komenco de Julia periodo | 01.01.4713 a.K. |
Hebrea | Kreo de Adamo | 07.10.3761 a.K. |
Malnovgreka | Unuaj Olimpiaj ludoj | 01.07.776 a.K. |
Japana | Surtroniĝo de Imperiestro Meiji | 21.09.1868 p.K. 645 a.K. (unua era kalkulilo importita el Ĉinio) |
Romia | Fondiĝo de Romo | 21.04.753 a.K. |
Seleŭkia | Komenco de la imperio | aŭtuno 312 a.K. |
Kristana | Naskiĝo de Jesuo Kristo | 01.01.01 p.K. |
Islama | Fuĝo de Mohamedo de Mekko (Heĝiro) | 16.07.622 p.K. |
Franca Respublika | Deklaro de la Franca Respubliko | 22.09.1792 p.K. |
En geologio, erao estas geokronologia unuo, ampleksanta plurajn periodojn, responda al la kronostratigrafia unuo eratemo : paleozoiko, mezozoiko kaj kenozoiko estas eraoj ( PIV2, p.294 ).
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Erao, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.