Epifanio (el la greka epiphainein montriĝi) en la Helenisma mondo estis la apero de la nova Dio, nome la surtroniĝo, la manifestiĝo, de nova reĝo.
Antioĥo la 4-a eĉ oficiale alprenis la titolon "Epifanes" (Dio manifestiĝinta).
Por substreki, ke ĉiuj ĉi-mondaj reĝoj kaj Dioj ne estas la veraj, kristanismo ekuzis la vorton epifanio por la manieroj, laŭ kiuj Jesuo sin montris. En kristana senco temas jen pri la naskiĝo de Jesuo aŭ, ĉe ortodoksaj kristanoj pri la manifestiĝo de Dio en la bapto de Jesuo (en tiu senco ankaŭ nomata Teofanio Θεοφάνια).
Sekve, Epifanio estas la eklezia festo ankaŭ por kunmemori la alvenon de l' magoj aŭ la Saĝuloj por viziti la bebon Jesuo (en tiu senco ankaŭ nomata "Festotago de Reĝoj") aŭ por celebri la manifestiĝon de Jesuo ĉe la nupto de Kana (la unua miraklo).
En la diversaj kulturoj la celebrado de Epifanio okazas kune kun diversaj simboloj kaj tradicioj derivitaj el antikvaj kulturoj kun aliaj pli lastatempaj kiel:
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Epifanio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.