Elsendfluo (angle streaming) estas tekniko laŭmende provizi aŭdvidajojn en Interreto.
Flavio Rebelo, la iniciatinto de la malaperinta retejo Ĝangalo, elektis la esperantigon kadre de lia iama projekto Internacia Televido.
Dum la elŝutado de dosiero, parto de la datumoj estas bufrita, tiel ke eblas tuj spekti videon aŭ aŭskulti muzikon. Ne plu necesas atendi ĝis kiam la tuta dosiero elŝutiĝis. Nuntempe (2014) la tekniko estas ofte uzata por perinterreta televido. Netflix estas ekzemplo de servo kiu laŭmende provizas filmojn kaj televidajn programojn sendatajn elsendflue per Interreto.
Elsendfluo permesas ke asocioj povas rete konekti kun siaj membroj kiuj senĉeeste povas sekvi prelegojn aŭ diskutojn dum kongresoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Elsendfluo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.