Ekzekutisto

Ekzekutisto (antaŭe ankaŭ majstro de akra glavo) estas homo, kiu faras ekzekutojn de homoj, kiuj estis kondamnitaj al mortpuno.

Sed li ankaŭ torturis kondamnitojn aŭ devigis konfeson dum enketadoj de akuzitoj. En mezepoko urboj havis siajn ekzekutistojn, kiuj faris la t.n. gorĝan rajton. Dum lia laboro helpis lin liaj helpantoj. Ili ofte prunteprenis ilin kontraŭ monpago el aliaj urboj. Apud la profesio de ekzekutisto ili faris ankoraŭ pluajn aferojn, kiel ekzemple ĉevalbuĉisto, purigado de malnovaj kanaloj, aĉetisto de malnovaj domoj ka.

Ekzekutisto
Ekzekutisto kaj glavo de ekzekutisto el la 17-a jarcento en muzeo
Ekzekutisto
Libro Memorskriboj de ekzekutisto Mydlář

Eĉ kiam la ekzekutisto faris la decidojn de urba konsilantaro (pli poste de juĝejoj), ĉefe en mezepoko li estis diverse limigata. En gastejoj kaj en preĝejoj li havis flanke limigitan lokon, li devis plejparte iradi vestita en nigra koloro, iam li devis esti videble markita. Ofte okazadis, ke li devis loĝi malantaŭ urbo en solejo. Tiun lokon oni kutime nomis domo de ekzekutisto. Dank' al sia profesio ili orientiĝis en anatomio de homo, ili sciis kuraci diversajn rompaĵojn kaj aliajn vundojn.

Pase de tempo la opinio de homoj ŝanĝiĝis al tiu ĉi profesio kaj ankaŭ diversaj limigoj, pro kiuj tiuj ĉi homoj devis suferi pro sia profesio, malaperis. Kaj ili komencis preni al la profesio de ekzekutisto ankoraŭ aliajn profesiojn. Tiel estis ekzemple Leopold Wohlschlager oristo, Jan Pippiger drapisto, Karel Huss kuracisto, kolektisto, konservisto de artaj kolektoj en kastelo Kynžvart.

Salajro de ekzekutistoj estis diversa. Ĉiu urbo, kiu havis sian ekzekutiston, pagis lin diverse. Plejparte li ricevis posemajnan salajron kaj poste por ĉiu farita faro (ekzekuto, enketado, torturado ktp.) pluan sumon, kiu estis destinita laŭ pretendemo, ekz.

Specoj de punoj kaj enketadoj (elekto)

  • pendumo
  • senkapigo
  • ŝtiparumo
  • rompado en rado (kutime ĝi finis per morto)
  • alnajligo je lango (al paliso, al pendumilo)
  • eltranĉo de lango
  • fortranĉo de oreloj aŭ nazo
  • forhako de mano aŭ kruro
  • tirigado sur tirigilo
  • bruligado de stampo per arda fero
  • rompado de ekstremaĵoj aŭ fingroj
  • bruligado per fajro aŭ per arda fero
  • vipumado
  • pilorio

Ekzekutistoj en Ĉeĥio (elekto)

  • Jan Mydlář (Prago)
  • Jan Václav Mydlář (Prago)
  • Jiří Gruber (Vysoké Mýto)
  • Jan Pippiger (ekzekutista majstro de Reĝlando ĉeĥa - tra la tuta teritorio)
  • Leopold Wohlschlager (ekzekutista majstro de Reĝlando ĉeĥa, poste de Ĉeĥoslovakio - tra la tuta teritorio)
  • Karel Huss (Most, Cheb)
  • Alois Weiss (Prago-Pankrác)
  • Antonín Nimburský (Písek)

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Tags:

Ekzekutisto Specoj de punoj kaj enketadoj (elekto)Ekzekutisto j en Ĉeĥio (elekto)Ekzekutisto Vidu ankaŭEkzekutisto Eksteraj ligilojEkzekutistoEkzekutoGlavoMortpunoTorturo

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Malneta enlanda produktoManĉestroTimothy LearyJoachim von RibbentropFree Press UnlimitedInternacia Parko la AmistadChigninGranda Nordia MilitoRevizia latinliteriga transskribo de la korea lingvoLatina alfabetoFelkostumo1973321 Florentina2011Herrin (Nordo)BatiskafoPlungėKirgizioLeona kapitelo de Aŝoko30-a de septembroQPollandoSueza KanaloOrgasmoĜiziaKantono BelleyHungarioUsona piedpilkadoMaksimumo kaj minimumoThe SmithsRomoVetludoVikioTürkiye Radyo Televizyon KurumuNRomioBarito21-a de novembroFormortoA Night at the Opera (Queen)PakistanoKrapoj26-a de martoOrdeno de la Brita ImperioAŭstra-germana lingvoIDO19-a jarcento10245 InselsbergLupusa nefritoKrimeoVulcano (vulkano)SportoUsonoĈilioGeragera Booth RakontoBiascaArne, la ĉefidoPenafiel1985VenecioDeng XiaopingMilitoArcaicam EsperantomListo de verkistinoj laŭ naskiĝjarojSkulptistoLudkartoBrunaAgrikulturoHorzonoPermesiloLegnicaMarie-Antoinette🡆 More