La Ekspedicio al Konstantinopolo je 860 - estas rabatako de rusoj al Konstantinopolo je 860.
Tia rabatako estas konata laŭ bizancaj, eŭropaj kaj rusaj fontoj. Deklaro de ekspedicio en Komenca kroniko estis prenita el bizanca kroniko.
Ekspedicio al Konstantinopolo je 860 | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
Henryk Siemiradzki | |||||||
sieĝo | |||||||
| |||||||
Flankoj | |||||||
Bizanca Imperio | Kieva Regno | ||||||
Komandantoj | |||||||
Mikaelo la 3-a (Bizanco) | Höskuldr kaj Dyr | ||||||
Forto | |||||||
? | 200-360 ŝipoj, 8000 batalantoj | ||||||
Je 860 Bizanco havis militon kun araboj en Malgrand-Azio. Je majo estis subskribita packontrakton, sed imperiestro Mikaelo la 3-a komencis ekspedicion kontraŭ araboj. En Konstantinopolo restis urbestro Oriĥa. Averton, ke rusoj atakis Konstantinopolon, imperiestro ricevis en Kapadokio.
Laŭ Komenca kroniko, rabatako okazis je 866. Sed laŭ aperita je 1894 Brusela kroniko, rabatako komencis je 18-a de junio 860.
Je sunsubiro de 18-a de junio 860 200 rusaj ŝipoj albordigis en Konstantinopolo. Tio estas tre subite por civitanoj. Ili ne atendis, ke danĝero venos tra la Nigra maro. Bizancaj ŝiparo kaj armeo batalis en aliaj partoj de imperio kaj ne povis helpi urbanojn. Bizancanoj ne komprenis, kiu atakis ilin. Patriarĥo Fotio nomigis rusojn kiel «nordanoj».
Subite, preskaŭ je 4-a de aǔgusto rusoj retretis, sed ne havis por tio iajn kialojn. (Bizancaj kaj poste rusaj kronikoj diras, ke rusoj estis timigitaj pro ŝtormo. Sed laŭ rememoroj de samtempuloj, rusoj vere ne havis kialon por retreto). Verŝajne rusoj ne volis, batali kontraŭ armeo de imperiestro, kiu alproksimiĝis al urbo.
Je 860/867 Höskuldr, Dyr kaj iliaj bojaroj en Kievo estis baptitaj de ortodoksa episkopo (verŝajne de Cirilo kaj Metodo), sendita de patriarĥo. Tiam estis kreita unua rusa eparĥio, forgesita je 882.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Ekspedicio al Konstantinopolo je 860, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.