Efemeroj

La efemeroj (Ephemeridae) estas familio de retflugiluloj (Pseudoneuroptera).

Efemeroj

Ili havas sveltan korpon, du grandajn antaŭajn kaj du malgrandajn - fajne retizitajn - flugilojn kaj 3-4 longajn, segmentumitajn vostoharo. Ili estas senbuŝaj insektoj, kiuj ne kapablas sin nutri kaj vivas nur kelkajn horojn, maksimume 1 tagon. Ilian mallongan vivon plenigas la kopulacio kaj demeto de ovoj.

La eloviĝantaj larvoj vivas ĝis plena evoluo raban vivmetodon. Ilia evolua stado komenciĝas perla akvo-kutimiĝinta larvo, kiun sekvas iu transira "subimago"-formo kaj per nova elhaŭtiĝo aperas la preta insekto (imagino).

La plej konata specio estas la brunkorpa, brunmakul-flugila ordinara efemero (Ephemera vulgata L.) kaj la blanka borda efemero (Palingenia horaria B.), kiu aperas kelkfoje tiom amase, ke oni uzas ilin kiel sterkon.

La plej granda efemero de Hungario estas la tisa efemero (ankaŭ tisofloro)(Palingenia longicauda Oliv.), kiu aperas amase en junio en certaj lokoj de rivero Tiso. Ilian abruptan kaj amasan aperon nomas la hungaroj florado de la Tiso (tisoflorado), el kio la sinonima nomo. La miliono da forĵetitaj haŭtoj kaj la formortintaj kadaroj tiutempe dense kovras (pli precize iam kovris, hodiaŭ la florado jam ne estas tiom amasa) la riveran surfacon. Ili flugas 1-2 km kontraŭ fluo de la rivero kaj tiam demetas ovojn en la akvon. Tiel la ovoj adheriĝas ĉ. ĉe la sama loko, kie ekflugis la efemero. La evolu de efemero el ovo daŭras 3 jarojn, poste la efemero vivas kelkajn horojn.


Tags:

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

ArdenojListo de famuloj mortintaj en SopronInterreta relajsa babiloSalomonsbornVladimir PutinSovetoPeleoZaragozoHans ModrowGermana Imperiestra RegnoTurfoKotonsepariloHumphrey TonkinListo de komunumoj en distrikto BihorNational Basketball AssociationBelorusioArkeologioDimanĉoSandviĉo (seksumado)HTML5Akuzo pri ofero de sangoBikinoLindumoNord-KoreioDigital rights managementAnuboMoresnet neŭtralaHidișelu de JosHTTP 404Drop bearNUS-Mezlernejo pri Matematiko kaj SciencoListo da Esperanto-vortarojŜnurbankalsonetoSylvia SaintAbdomena kvakoVikioSalvadoroFragoBéla SzokolayOșorheiPaŭlo MoĵajevoIsabelle AdjaniGazaa SektoroBihar (historia departemento)Valencio (provinco)JakutioAcetatoÉdouard-Henri AvrilCarcaixentVojaĝo al KazohinioTaylor SwiftSun Microsystems1867La skuado de la kanabo (Francesco Filippini)1910VikipedioCarles Puigdemont i CasamajóFerenc BéldiPu SonglingProbal DasguptaPreĝejo Sankta Gotardo (Marbach)DekoltaĵoIranoStrekokodoLineara algebroVato (mezurunuo)GermanioLevilo🡆 More