publikigita versio estis patrolita je 12 aŭg.
2021. Estas kontrolendaj ŝanĝoj de ŝablonoj/dosieroj.
Ŝanĝoj al ŝablonoj aŭ dosieroj en ĉi tiu versio estas kontrolendaj. La stabila versio estis patrolita je 12 aŭg. 2021.
Eŭsklingva Vikipedio estas la eŭsklingva versio de Vikipedio. La 7-an de novembro 2003 ĉefpaĝo estis kreita, kvankam la unua komenco estis la 6-a de decembro 2001. La 15-an de marto 2007 la limo de 17.000 artikoloj estis superita, atinginte la 42-an rangon de ĉiuj eldonoj laŭ la nombro de artikoloj.
Eŭsklingva Vikipedio | |
---|---|
Retadreso | eu.wikipedia.org |
Kategorio | Vikipedio (libera reta enciklopedio) |
Lingvo | eŭska |
Posedanto | Fondaĵo Vikimedio |
Statistikoj | |
je la 28-a de aprilo 2024 | |
Artikolnombro | 431 465 |
Profundeco | 14.2 |
Paĝoj | 937 098 |
Redaktoj | 9 657 505 |
Uzantoj | 160 640 |
Aktivaj uzantoj | 496 |
Administrantoj | 12 |
Dosieroj | 0 |
La 25-an de januaro 2008 Eŭsklingva Vikipedio gajnis premion Argia sariak, atribuitan de revuo Argia. La 6-an de aprilo 2008, Eŭsklingva Vikipedio superis la limon de 25.000 artikoloj; la 19-an de februaro 2009, de 35.000 artikoloj; la 15-an de julio 2009, de 40.000 artikoloj kaj la 13-an de oktobro 2009 de 45.000 artikoloj. La 30-an de decembro 2009 oni atingis 50.000 artikolojn. La 12-an de aprilo 2010 la limo de 55.000 artikoloj estis trapasita.
La 9-an de junio 2010 televida kateno ETB3 elsendis raporton pri Eŭsklingva Vikipedio. La 8-an de novembro 2010 la limo de 60.000 artikoloj estis trapasita. La 28-an de aprilo 2024 ĝi enhavas 431 465 artikolojn.
Nombro da artikoloj | Dato | Artikolo | Uzanto |
---|---|---|---|
1 | 6-a de decembro 2001 | Lurra | Drpolilla |
1.000 | 30-a de aprilo 2004 | ||
5.000 | 28-a de januaro 2006 | ||
10.000 | 28-a de majo 2006 | ||
20.000 | 10-a de septembro 2007 | ||
25.000 | 6-a de aprilo 2008 | Euskal Herriak Bere Eskola | Theklan |
30.000 | 12-a de septembro 2008 | Sexu | Theklan |
40.000 | 15-a de januaro 2009 | Eden Project | Euskalduna |
45.000 | 13-a de oktobro 2009 | Xinmin Hiria | Zariquiegui |
50.000 | 30-a de decembro 2009 | Errinozero | Theklan |
60.000 | 8-a de novembro 2010 | Posta kode | Theklan |
70.000 | 18-a de aprilo 2011 | Écurat | TheklanBot |
80.000 | 22-a de aprilo 2011 | Kolonbiako geografia | Xirkan |
90.000 | 1-a de majo 2011 | Isabel Farnesio | Xabitxu |
100.000 | 22-a de majo 2011 | Euskararen debekua | Kunlaboro de uzantoj de Eŭsklingva Vikipedio |
Fine de julio 2009 estis organizita voĉdonado por aŭ kontraŭ propono dissplitigi diskutejon. Propono estis akceptita per kvar voĉoj "por" kaj tri voĉoj "kontraŭ".
Tiel, Diskutejo estis dissplitigita en kvar partojn albisteak, politikak, eskariak kaj laguntza.
En oktobro 2009 uzantoj de Eŭsklingva Vikipedio kreis kvin portalojn:
La 18-an de marto 2010 estis enkondukita nova ĉefpaĝo.
Krom la ĉefa emblemo, la eŭsklingva vikipedio uzas malsamajn emblemojn por Euskal Astea aŭ aliaj specialaj okazoj:
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Eŭsklingva Vikipedio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.