La eŭropa bizono (Bison bonasus), estas boveda mamulo, kiu vivas en Eŭropo, nuntempe plejparte nur en Pollando kaj Belorusio, pli ekzakte en la praarbaro de Bialowieza.
Ĝi estas simila al la amerika bizono, kun kiu ĝi estas krucigebla. Kelkfoje oni traktas ilin unu specio.
Eŭropa bizono | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Eŭropa bizono en Białowieża | ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Bison bonasus (Linnaeus, 1758) | ||||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||||
Subspecioj | ||||||||||||||||
Bison bonasus bonasus | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
Kelkfoje en esperantlingvaj vortaroj malĝuste oni nomas ĝin uro, kiu estas nomo de alia, formortinta besto.
La eŭropa bizono estas la plej granda kaj peza kontinenta mamulo de Eŭropo, post formorto de la uro. Ĝi estas la plej lasta reprezentanto de la sovaĝe vivintaj bovospecioj en Eŭropo.
Ĝi havas longon de 330 cm, postkolon de ĝis 2 m kaj pezon ĝis 1 tuno. Ĝi estas malhelbruna, la junaj bovoj, bizonidoj havas ruĝetan felon. La kapo estas mallonga, portas karakterizan mentonan barbon. Ĝi portas kapon sube, evidente sub postkolo.
La eŭropa bizono - kompare al al amerika - havas pli mallongan felojn, pli altan postkolon, pli longajn kavkornojn kaj voston. Ambaŭ specioj estas samgrandaj, kvankam la amerika bizono aspektas kiel pli fortika.
La originala disvastiĝo etendiĝis de Hispanio tra Mez-Eŭropo ĝis en okcidenta Siberio kaj entenis ankaŭ Brition kaj sudan Skandinavion. En tiu areo, ĝi vivis en la arboj kaj sur stepoj, malfermaj paŝtejoj. Ĝi iĝis loĝanto de la arbaroj nur pro la homa ĉasado, persekuto. La lasta libere vivanta bizono estis kaŝ-ĉasita en 1921 en Pollando.
Hodiaŭ, tiuj palearktisaj bizonoj videblas en zooparkoj kaj kelkaj resovaĝigitaj en Arbaro de Bialowieza, ekzemple en la Nacia Parko Białowieża.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Eŭropa bizono, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.