La distrikto Osterholz (germane Landkreis Osterholz) situas en la federacia lando Malsupra Saksio, en la nordokcidento de Germanio, tuj norde de la urbo Bremen.
blazono | mapo |
---|---|
Bazaj datumoj | |
Federacia Lando: | Malsupra Saksio |
Administra urbo: | Osterholz-Scharmbeck |
Areo: | 650 km² |
Loĝantoj: | 116551 (fine de decembro 2022) |
Loĝdenso: | 173 |
Aŭtokodo: | OHZ |
Municipokodo: | 03356 |
Komunumoj: | 11 |
Situo ene de Malsupra Saksio | |
Administra centro estas la urbo Osterholz-Scharmbeck [OStaholc-ŜAMbek].
La distrikto havas areon de 650 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 116 551 loĝantojn. Ene de ĝia teritorio troviĝas la pitoreska marĉa vilaĝo Worpswede, kiu komence de la 20-a jarcento altiris multajn pentristojn kaj tial iĝis centro de artistoj. En 2005 la distrikto estis fondomembro de la metropola regiono Bremeno-Oldenburgo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Distrikto Osterholz, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.